Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 159:
==[[Ideografia vikiarbo]]==
Saluton, Punktor, mi vidas, ke vi lastatempe enmetis artikolojn pri abstraktaj konceptoj, tre necesaj en Vikipedio. Mi de longe, kvankam ne tuje, klopodis bluigi artikolojn de la [[Ideografia vikiarbo]] (en Ĉefpaĝo ĉe Aliaj indeksoj), kiun mi ne scias kiu faris. Mi bluigis ĉiun ruĝan ligon de la mezaj tabeloj kaj klopodas iom post iom bluigi aliajn ĉu per skribo aŭ traduko de artikoloj ĉu per alidirektiloj el sinonimoj. Super tiu jam tutblua parto estas kelkaj tabeloj kie vi povus fari ion (ĉu per aldono de nova artikolo ĉu per alidirektilo) almenaŭ en la kvar tabeloj super la blua mezo (pri homo kaj abstrakta mondo); tio estus bona por la tasko en tiu grava parto de Vikipedio kaj mi koncentriĝus en la suba parto de la arbo.--[[Vikipediisto:Kani|kani]] 17:46, 27. Aŭg 2008 (UTC)
: Saluton kani ! Dankon, estas bona propono. Sed unue mi volas fini la "projekteton" [[Proverbaro Esperanta]]: Tio estas la enmeto de ekzemploj de proverboj en la koncernaj artikoloj, respektive krei la mankajn paĝojn (pro tio ankaŭ miaj artikoloj pri abstraktaj konceptoj - simple mankis artikoloj pri la koncernaj kapvortoj el la proverbaro). Mi opinias, ke la Proverbaro Esperanta estas grava parto de la kulturo Esperanta. Kaj post tiu "projekto" mi certe sekvos vian bonan proponon ! Amike, [[Vikipediisto:Punktor|Punktor]] 18:28, 27. Aŭg 2008 (UTC)