Ralph Harry: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ligilo al briĝo
Linio 7:
Ralph spertis tre sukcesan karieron kiel diplomato. Li estis membro de la aŭstralia delegitaro, kiu helpis krei la strukturon de UN tuj post la milito. Li fieris pri sia kontribuo al la vortumado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la ĉarto de UN kaj de la internacia mara juro. Poste li agis kiel la aŭstralia ambasadoro en diversaj landoj, inter ili Sud-Vjetnamio dum la terura milito tie, kaj fine li reprezentis sian landon kiel ambasadoro ĉe UN.
 
Dum la tuta plenkreskula vivo Ralph estis fervora esperantisto, kvankam en tio li restis sola kaj en la parencaro kaj inter la kolegoj. Li tradukis gravajn dokumentojn de UN antaŭ la olimpikaj Ludoj de Munkeno, li eldonis kaj disdonis multlingvan broŝuron de sportaj terminoj kun Esperanto kiel la baza lingvo; li laboradis dum jardekoj pri vortaro de specife aŭstraliaj kaj nov-zelandaj vortoj. Antaŭ tre mallonge li eldonis kolekton de flugilhavaj vortoj el multaj lingvoj kun traduko en Esperanton. Li entuziasmis pri [[briĝo]] : do - laŭ li kompreneble - li ellaboris terminaron de tiu ludo en la internacia lingvo. Eble lia plej grava laboro estis la Harry-Plano por enkonduki Esperanton en UN en sesjara periodo. Kaj kiam li publikigis kolekton da memoraĵoj en 1983, The Diplomat who Laughed (la diplomato, kiu ridis), li daŭre aludis al Esperanto.
 
Ralph Harry neniam ambiciis postenon en iu el niaj internaciaj movadoj, sed en 1960-1 kaj dum multaj jaroj post la emeritiĝo li prezidis la aŭstralian landan asocion, prelegis, propagandis, kaj agis en la ekzamena komisiono. Li konstante verkis artikolojn kaj ŝercajn analojn laŭ la modelo de Raymond Schwartz, kaj multon kontribuis al la traduklaboro de [[Aŭstralia antologio]]. Multajn financajn projektojn de AEA li lanĉis per malavara kontribuo de duono de la celita sumo.