Pedagogio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 11:
Pri la problemoj de edukado okupiĝis jam la antikvaj filozofoj, kiel [[Sokrato]], [[Platono]] kaj [[Aristotelo]]. La verkisto [[Ksenofono]] postlasis romanon ''Pri la edukiĝo de Kiro'', en kiu li priskribis ideale edukitan reganton. En la mezepoko vizitadis lernejon nur knaboj, kiuj intencis fariĝi pastroj, ankaŭ la instruistoj estis klerikoj. La instruado okazis en la latino kaj konsistis ĉefe el studado de klasikuloj.
 
En la [[baroko]] aperis postulo, ke ĉiuj infanoj, knaboj kaj knabinoj, vizitadu lernejon, lernu minimume legi, skribi kaj kalkuli, la instruado okazu en la gepatra lingvo kaj koncernu la naturon kaj la praktikan vivon. [[Komenio]] dividis la junaĝon je kvar periodoj po 6 jaroj:
* patrina lernejo - beboj (0-6 jaroj) estu instruataj hejme de sia patrino (tial ankaŭ virinoj estu kleraj, ĉar stulta patrino ne povas eduki saĝajn infanojn) pri la bazoj de fiziko (kio estas granda, mola, varma k.s.), astronomio (suno, luno, steloj), gramatiko (kapablo paroli), matematiko (unu, du, multaj) ktp., simple bazon de ĉiuj fakoj, ĉar ĉiuj interrilatas reciproke kaj devas esti instruataj samtempe
* elementa lernejo - geknaboj (7-12 jaroj) lernu ĉiujn fakojn je pli alta nivelo, pli detale