Fajroŝirmilo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Komputiko]] > [[Komputika Sekureco]] > Fajroŝirmilo / Konektfiltrilo
----
'''Fajroŝirmilo''' (''angle : firewall''), aŭ '''Konektfiltrilo''' estas [[programaro]] aŭ [[aparataro]], kiu ofte troviĝas inter la [[Interreto]] kaj loka reto, kaj elektas, ĉu ricevita aŭ sendota informo akcepteblas, se ne la informo plej ofte estas simple lasita. La fajroŝirmilo / konektfiltrilo tiel malhelpu, ke iu enrompas la lokan reton, kaj ke iu lokano uzas aferojn en la reto, kiujn la estro de la loka reto malpermesas.
 
Fajroŝirmilo / Konektfiltrilo povas esti aparato aŭ parto de la programaro de servilo. Modernaj operaciumsistemoj kutime disponas je propra fajroŝirmilo / konektfiltrilo. Estas diferenco inter privata kaj servila fajroŝirmilo / konektfiltrilo. La unua povas forbari specifajn programojn (ekzemple virusojn), laŭ plaĉo de ĝia uzanto. Publikaj fajroŝirmiloj / konektfiltriloj baras specifajn pordojn, aŭ adresojn. En kelkaj landoj aŭ firmaoj ili ankaŭ estas uzataj por cenzuri trafikon.