Manifesto de Prago: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
+ teksto de la Manifesto de Prago, enkonduko
Linio 5:
Laŭ la [[manifesto]] mem, ĝi estas deklaro de "anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto" kaj direktiĝas "al ĉiuj registaroj, internaciaj organizaĵoj, kaj homoj de bona volo".
 
La manifesto atentigas, ke Esperanto "de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj". Ĝi deklaras, ke intertempe "la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon". Supozeble per tiuj ''celoj'' la Manifesto aludas al la ĝenerala enkonduko de Esperanto, vortumita ekzemple en la lasta antaŭa tiurilata deklaro, kiun [[UEA]] faris en 1951 per la [[Munkena_Deklaracio_de_1951|Munkena Deklaracio]]: "La celo de la Esperanto-Movado estas plena apliko de la Internacia Lingvo Esperanto en ĉiuj sferoj de la internacia vivo kaj por ĉiuj internaciaj rilatoj." Per la frazo el Prago la Manifesto samtempe kontraŭstaras al la [[Manifesto de Raŭmo]], kies subskribantoj "kredas ke la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj - oni havu alternativajn celojn"; simile la teksto [[Esperanto en la 80-aj jaroj]] konstatas: "Pluraj el la praceloj de Esperanto, kiujn multaj agemuloj ankoraŭ fidele sekvas, ne estas realigeblaj kaj ne plu taŭgas al nuntempaj vivo kaj evoluo."
La manifesto intencas prezenti la celojn de la Esperanto-movado, atentigante pri la avantaĝoj de Esperanto el la sekvaj sep vidpunktoj:
 
La Manifesto poste prezentas sep principojn, kiujn ĝi "konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo". Ankaŭ per tio la Manifesto esprimas, ke ĝi celas alian lingvan ordon ol la nunan, nome la ĝeneralan enkondukon de Esperanto tradicie nomatan [[fina venko]]. En la paragrafo [[Manifesto de Prago#Demokratio|Demokratio]] la Manifesto kritikas la nunan komunikan sistemon, kiu "tutvive privilegias iujn homojn", kiel "maldemokratia". Laŭ la Manifesto Esperanto "ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado". En la postaj paragrafoj la Manifesto detaligas kelkajn pliajn avantaĝojn de Esperanto kaj starpunktojn de (parto de) la Esperanto-komunumo: Esperanto kontribuas al edukado pri plej diversaj landoj, ne nur - kaze de lernado de la angla - precipe Usono kaj Britio ([[Manifesto de Prago#Transnacia edukado|Transnacia edukado]]). Esperanto estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj kaj ĝi signifas bonan preparon por la lernado de pliaj lingvoj ([[Manifesto de Prago#Pedagogia efikeco|Pedagogia efikeco]]). La lernado de Esperanto ĝenerale kondukas al "pli vasta persona horizonto" kaj ofte al lernado de pliaj lingvoj ([[Manifesto de Prago#Plurlingveco|Plurlingveco]]). En la esperanto-komunumo la anoj de la diversaj lingvoj "kunvenas sur neŭtrala tereno" kaj ne okazas "lingva subpremado" ([[Manifesto de Prago#Lingvaj rajtoj|Lingvaj rajtoj]]). Por la subskribantoj de la Manifesto la "lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco" ([[Manifesto de Prago#Lingva diverseco|Lingva diverseco]]). Krome ili asertas, ke Esperanto estas unu el la "projektoj de la homa emancipiĝo", dum la "ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo"([[Manifesto de Prago#Homa emancipiĝo|Homa emancipiĝo]]).
*Demokratio ''(vidu ankaŭ: [[Lingva demokratio]])''
*Transnacia edukado
*Pedagogia efikeco ''(vidu ankaŭ: [[Propedeŭtika valoro de Esperanto]])''
*Plurlingveco
*Lingvaj rajtoj
*Lingva diverseco
*Homa emancipiĝo
 
 
== Manifesto de Prago (UK 1996) ==
 
Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de esperanto, direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizoj kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj ĉi tie esprimitaj, kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.
 
Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.
 
=== 1. [[Lingva demokratio|Demokratio]] ===
 
Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.
 
Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.
 
*=== 2. Transnacia edukado ===
 
Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano, kiu studas la anglan, lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano, kiu studas esperanton, lernas pri la mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo.
 
Ni asertas, ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado de transnacia edukado.
 
*Pedagogia=== efikeco ''(vidu ankaŭ:3. [[Propedeŭtika valoro de Esperanto|Pedagogia efikeco]])'' ===
 
Nur malgranda procentaĵo el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ĝin. Plena posedo de esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeŭtikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ rekomendas esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.
 
Ni asertas, ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvo-instruado.
 
*=== 4. Plurlingveco ===
 
La esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj, kies parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. Ĉiu komunumano akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj, kaj ĝenerale al pli vasta persona horizonto.
 
Ni asertas, ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.
 
*=== 5. Lingvaj rajtoj ===
 
La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la esperanto-komunumo la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neŭtrala tereno, dank' al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.
 
Ni asertas, ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.
 
*=== 6. Lingva diverseco ===
 
La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.
 
Ni asertas, ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.
 
*=== 7. Homa emancipiĝo ===
 
Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo - projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homa komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.
 
Ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.
 
==Akcepto de la Manifesto==