Manifesto de Prago: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ teksto de la Manifesto de Prago, enkonduko
e Ŝanĝo de sinsekvo, redakteto
Linio 3:
La '''Manifesto de Prago''' estas deklaro prezentita en la [[UK 1996|Universala Kongreso de Esperanto 1996]] en [[Prago]]. Ĝia ĉefa aŭtoro estis [[Mark Fettes]].
 
Laŭ la [[manifesto]] mem, ĝi estas deklaro de "anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto" kaj direktiĝas "al ĉiuj registaroj, internaciaj organizaĵoj, kaj homoj de bona volo". Ĝi rekonfirmas la tradiciajn celojn de la [[Esperanto-movado]] kaj detaligas en sep principoj starpunktojn pri Esperanto.
 
== Superrigardo ==
 
La manifesto atentigas, ke Esperanto "de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj". Ĝi deklaras, ke intertempe "la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon". Supozeble per tiuj ''celoj'' la Manifesto aludas al la ĝenerala enkonduko de Esperanto, vortumita ekzemple en la lasta antaŭa tiurilata deklaro, kiun [[UEA]] faris en 1951 per la [[Munkena_Deklaracio_de_1951|Munkena Deklaracio]]: "La celo de la Esperanto-Movado estas plena apliko de la Internacia Lingvo Esperanto en ĉiuj sferoj de la internacia vivo kaj por ĉiuj internaciaj rilatoj." Per la frazo el Prago la Manifesto samtempe kontraŭstaras al la [[Manifesto de Raŭmo]], kies subskribantoj "kredas ke la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj - oni havu alternativajn celojn"; simile la teksto [[Esperanto en la 80-aj jaroj]] konstatas: "Pluraj el la praceloj de Esperanto, kiujn multaj agemuloj ankoraŭ fidele sekvas, ne estas realigeblaj kaj ne plu taŭgas al nuntempaj vivo kaj evoluo."
 
=== Sep principoj ===
La Manifesto poste prezentas sep principojn, kiujn ĝi "konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo". Ankaŭ per tio la Manifesto esprimas, ke ĝi celas alian lingvan ordon ol la nunan, nome la ĝeneralan enkondukon de Esperanto tradicie nomatan [[fina venko]]. En la paragrafo [[Manifesto de Prago#Demokratio|Demokratio]] la Manifesto kritikas la nunan komunikan sistemon, kiu "tutvive privilegias iujn homojn", kiel "maldemokratia". Laŭ la Manifesto Esperanto "ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado". En la postaj paragrafoj la Manifesto detaligas kelkajn pliajn avantaĝojn de Esperanto kaj starpunktojn de (parto de) la Esperanto-komunumo: Esperanto kontribuas al edukado pri plej diversaj landoj, ne nur - kaze de lernado de la angla - precipe Usono kaj Britio ([[Manifesto de Prago#Transnacia edukado|Transnacia edukado]]). Esperanto estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj kaj ĝi signifas bonan preparon por la lernado de pliaj lingvoj ([[Manifesto de Prago#Pedagogia efikeco|Pedagogia efikeco]]). La lernado de Esperanto ĝenerale kondukas al "pli vasta persona horizonto" kaj ofte al lernado de pliaj lingvoj ([[Manifesto de Prago#Plurlingveco|Plurlingveco]]). En la esperanto-komunumo la anoj de la diversaj lingvoj "kunvenas sur neŭtrala tereno" kaj ne okazas "lingva subpremado" ([[Manifesto de Prago#Lingvaj rajtoj|Lingvaj rajtoj]]). Por la subskribantoj de la Manifesto la "lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco" ([[Manifesto de Prago#Lingva diverseco|Lingva diverseco]]). Krome ili asertas, ke Esperanto estas unu el la "projektoj de la homa emancipiĝo", dum la "ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo"([[Manifesto de Prago#Homa emancipiĝo|Homa emancipiĝo]]).
 
== Manifesto de Prago (UK 1996) ==