Ornitologio: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
polurado
(polurado)
(polurado)
[[Dosiero:AldrovandiOrnithology.jpg|thumb|250px|Libro pri ornitologio verkita de [[Ulisse Aldrovandi]]. ([[1599]])]]
'''Ornitologio''' estas la fako de [[zoologio]] kiu temas [[birdo]]jn. Persono kiu profesie studas ornitologioornitologion estas '''ornitologo'''.
 
==La tekniko kaj la historio de ornitologio==
 
La historio de la leterkolomba poŝto retroetendiĝas tra pluraj miloj da jaroj. Tiu elteneme fluganta birdeto, havanta mirindan orientad-kapablon, facile retrovas sian lokon eĉ el grandaj distancoj. Laŭ pruvaĵoj de arkeologiaj malkovroj la kolombo estis sukcese uzita por heroldaj servoj jam en la jaroj 3000-4000 antaŭ nia epoko, en Ĉinio, Egiptio, Mezopotamio.
Eĉ en la pasinta jarcento estis signifa tiu rapideco, kiun havis la leterkolomba sistemo al la tradicia poŝto. Ekzemple, la londona borso povis - dank' al la kolombopoŝto - ĝustatempe informiĝi pri la malvenko de Napoleono ĉe Vaterlo[[Waterloo]], tiel ĝi povis komenci granddimensian financan manipuladon,. Bedaŭrinde, tiun ĉi paceman birdon oni priuzis en militoj por perado de sciigoj ekde la pratempoj preskaŭ ĝis niaj tagoj. En la unua mondmilito la germana militgvidantaro provis utiligi 1a leterkolombojn krom por heroldado ankaŭ por rekognoskaj celoj. Sur la bruston de speciale trejnitaj kolomboj oni muntis malpez-metalajn fotokamerojn kun konvena fokusdistanco kaj garnitajn per aŭtomata funkciigilo. En alto de 200-300 m ili enflugis 30-40 km-ojn malantaŭ la malamikajn frontojn, kie la aŭtomate funkciigitaj fotoaparatoj faris registraĵojn en vera „birdoperspektivo"birdoperspektivo" pri la malamikaj tranĉeoj, operacoj, k.a. Leterkolombojn cetere uzis la batalantaj armeoj ankaŭ en la dua mondmilito kaj la korea milito.
 
Kiel sin orientas en aero la leterkolomboj kaj la migrantaj birdoj? Kia interna "kompaso" direktas ilin dum ilia plurmil-kilometra migrovojo? El kio ili gajnas kaj kiel ili racie eluzas la energion?
==Radaro kiel ornitologia esplorilo==
 
Jam en la dua mondmilito oni spertis, ke la radarondoj reagas pri la migrantaj birdogrupoj kaj eĉ pri solaj flugantaj birdoj kun plipeza korpo. La „birdobildoj"birdobildoj" sur la radarekranoj erarigis kaj bedaŭrinde eĉ nun erarigas manipulistojn de la instalaĵoj. La flugadon de la birdoj oni povas akompani per radaro, tiel helpe de ĝi tutaj populacioj estas mezureblaj. Kelke da radaroj kun granda povumo kapablas sensi solan grandkorpan birdon el distanco de 100 km. La radaro multe helpis dum la pasintaj 30 jaroj al la ornitologoj konstati ne nur la lokiĝon sed ankaŭ la rapidon de la birdoj. La angla elektroinĝeniero O. Dunning konstruis tian radaron, kiu funkcias per elektromagnetaj ondoj de frekvenco 9,6 GHz. Per la reflektiĝo de la radarondoj oni povas konstati la pasrapidon de la fluganta birdo. Por la rapidmezurado oni aplikis ankaŭ la Doppler-efekton konstatantan la ir-rapidon de motorveturiloj. La radarekrano multe malkovras por la ornitologoj, la migrantajn birdogrupojn, kaj eĉ tion, se ili devas direktoŝanĝi pro tempesto.
La sekvado de migrantaj birdoj povas okazi tiel, ke oni alfiksas miniaturan radioaparaton sur birdokorpon. La aparato dumfluge elsendas radiosignalojn. Tiujn signalojn kolektas riceviloj lokitaj sur kontinento aŭ ŝipoj, aŭ satelitoj. Tiel oni povas spursekvi la migrantajn birdojn kaj konstati la vojlongon traflugitan en tago.
 
==La kompaso de la birdoj==
 
Iuj el la plej ekscitaj esplorkampoj de la ornitologio estas, kiel sin orientas la birdo dum mallongaj, kaj speciale dum longaj migrovojoj ? Dum la jusajĵusaj jardekoj oni plenumis eksperimentojn ne nur per leterkolomboj. La germana ornitologo Kramer sukcesis pruvi, ke la sturno sin orientas laŭ la pozicioj de la Suno. En la flug-eksperimentejon li metis sturnon. En la interno de la flugejo li lokis spegulojn. Kramer spertis, ke la sturno ĉiam flugas direkte al la Suno, pliĝuste ĝi tenas sian flugdirekton laŭ la sunirado. Vane klopodis Kramer erarigi la sturnon per speguloj, la birdo ĉiufoje kapablis konstati la ĝustan, do la veran sunpozicion. Laŭ Kramer, la sturno scias korekti la direkton laŭ la sunirado konvene al la sezonoj. Multaj sciencistoj eksperimentis rilate al la nokta orientiĝo de la birdoj. Oni metis hortulanon en planetarion. Sur la plafonon de la planetario oni projekciis la aŭtunajn konstelaciojn, kaj oni spertis, ke la hortulanoj bonege sin orientas laŭ la steloj. Sed tiuj du eksperimento-specoj ne klarigas al ni, kiel la birdo sin orientas en nuboplena vetero ?
 
La leterkolombo nome eĉ en malhela vetero precize atingas la celon, kaj ankaŭ la migrobirdoj ne perdas sian orientad-kapablon en nuboplena vetero. Okaze de eksperimento sur la okulojn de iu leterkolombo oni fiksis nepoluritajn kontaktolensojn, kaj la kolombo eĉ tiel trafis la celon. Dum la pasintaj jardekoj oni plivastigis la eksperimentojn pri la orientiĝo de la birdoj ankaŭ por aliaj birdospecioj. De post nelonge la sciencistoj opinias, ke la migrantaj birdoj sin orientas kaj tenas la flugdirekton laŭ la termagneto. Tiun opinion subtenas ankaŭ eksperimentoj faritaj per ruĝgorĝuloj. Kiam oni flugigis la ruĝgorĝulon en magneta kampo estigita en ŝtalkamero oni spertis, ke ili flugas en la direkto de la fortlinioj. Se la direkton de la fortlinioj oni ŝanĝis per 180°, la eksperimentataj birdoj daŭrigis sian flugadon kontraŭdirekte (returne). La orientiĝon laŭ la magnetaj fortlinioj subtenis ankaŭ leterkolombaj eksperimentoj. Plurfoje oni sukcesis devojigi ĝin de ĝia flugdirekto per miniatura elektromagneto fiksita sur ĝia korpo. La sensivon de kolomboj pri magnetaj fortlinioj oni provis priuzi ankaŭ el praktika vidpunkto en Parizo, en aŭtuno de la jaro 1981.
Nombro da grandurboj de la mondo, kiel ankaŭ Parizo, ekde jardekoj penadas kontraŭ kolombogrupoj. La kolomhojkolomboj okupas iujn placojn, konstruaĵojn kaj per siaj ekskrementoj poluadas la ĉirkaŭon, ili disvastigas patogenajn faktorojn. En Parizo, helpe de mekanikaj kaj kemiaj kaptiloj ĝis nun aplikitaj oni ne sukcesis teni sur malalta nivelo la nombron de la kolomhojkolomboj, pro tio fakuloj nun ellaboris novan metodon por la forpelado de la kolomboj. Sur la tegmento de la urbodomo kaj ses foirhaloj oni establis magnetajn zonojn, do per elektromagnetaj ondoj oni perturbas la naturdonitan komposon de la birdoj, tiel provante misorienti, forteni ilin de iliaj kutimaj restadejoj. Ĝis la nunaj tagoj pri malmulte da birdospecioj oni eksperimentis rilate al la orientiĝo laŭ magnetaj fortlinioj. Sed la eksperimentoj per ruĝgorĝuloj kaj leterkolomboj finiĝis kun pozitivaj rezultoj. James Gould, kunlaboranto de la Universitato de Princeton (Usono), plurfoje spertis, ke la leterkolombo sian flugdirekton korektas laŭ la magnetaj fortlinioj mezurataj ekde la nordo-direkto. Estas tre interese, ke la leterkolombo kapablas korekti eĉ lokajn termagnetajn deviojn, kaj fine el granda distanco ĝi trafas la celon kun dekliniĝo de nur 2-5 km, en tiaj teritorioj en kiuj troviĝas signifaj magnetaj devioj.
Post la eksperimentoj de Gould, la esploristoj opiniis certe, ke en la organismo de la leterkolombo funkcias tiaspeca organo, kiu rolas kiel interna kompaso. Walcott Presti kaj Pettigrew, amerikaj biologoj, provis pruvi sian hipotezon per supersensiva detektilo. Per la detektilo nomata SQUID (Super Conducting Quantum Interference Device --- Superkondukta Kvantuminterferenca Aparato) oni povas demonstri eksterordinare malfortan magnetokampon. La du esploristoj ekzamenis per tiu ĉi detektilo leterkolombon ultrafridigitan je -196 °C, kaj ili spertis, ke la aparato mezuris magnetokampon ĉe certa punkto de la kolomba cerbo. Sekve ili pretigis tranĉaĵojn el la kolomba cerbo, kaj ekzamenis ilin per elektronmikroskopo. Inter la nervohistoj ili trovis oblongajn partetojn asociigantajn pri mikromagnetoj. Poste per iksradiaj difrakto-esploroj ili provis kvalifiki la konsiston de la oblongaj partetoj. Surprizite ili ohservisobservis, ke temas pri materialoj magnetitriĉaj, kiuj entenas eĉ feron, krome en malpli alta proporcio nikelon, kupron kaj zinkon. La magnetito (feroksida mineralo) estas forte magnetiĝinta mineralo, kio signas la direkton de la kampoforto en la termagneta kampo. La kolomhokolombo do kunportas en sia kapo naturdotitan kompason, tiel ĝi kapablas teni sian flugdirekton. Sed nekonata estas tiu interna procezo, kio funkciigas, ligite al nervofadenoj, la internan kompason.
 
==Magnetaj devioj==