Loĝejo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|250px| Loĝi estas vivi en '''loĝejo''', tio estas konstruaĵo kies ĉefa funkcio estas havigi rifuĝejon kaj restadejon por personoj, protekte kontraŭ [...
 
Linio 3:
 
== Priskribo ==
La unua funkcio de [[loĝejo]] estas havigi sekuran kaj komfortan lokon por rifuĝi. La klimato kondiĉigas kaj la formon de la loĝejo kaj la materialojn per kio oni konstruas kaj ĝis la funkciojn kiujn oni disvolvas en ties interno. La plej malfaciligaj klimatoj postulas plej protektan izoladon el la ekstera medio, dum aliflanke oni klopodas realigi laŭeble plej parton de agado ene de la kontrolita kaj komforta medio de la loĝejo; male, en pli agrablaj klimatoj la postularo pri klimatigo estas pli malgrandaj kaj, krome, granda parto de la ĉiutagaĵoj (kiel laboro, rilato kun konatuloj, ĝardenado, ktp.) estas realigataj for de la loĝejo.
 
Ĝenerale oni komprenas, ke ĉiu loĝejo estas okupita de [[familio]], sed tiu antaŭjuĝo ricevu nuancojn: estas tre diversaj tipoj de familio (ekstensa familio, kerna familio, ktp.) kaj estas loĝejoj kiuj estas okupitaj de kelkaj familioj samtempe. En la disvolvigita okcidenta mondo oni parolas pri ''kolektiva loĝejo'', kontraŭ ''unufamilia loĝejo'', por aludi konstruaĵojn kiuj loĝigas kelkajn loĝejojn, ĉiu el kiu estas loĝata de ununura familio. Nuntempe kaj pro krizaj ekonomiaj situacioj, ekzistas la tiel nomataj ''kunhavataj loĝejoj'', kiuj estas uzataj komunume de diversaj personoj sed iu ajn tipo de familia rilataro.