Olivier Messiaen: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ŝanĝo: Seite-->Paĝo; corresponcene-->correspondence
Linio 8:
Olivier Messiaen naskiĝis kiel pli aĝa frato de Alain Messiaen en familio literature verkema origine de [[Avignon]]. Lia patro Pierre estis profesoro pri la angla kaj ekde 1919 laboris dum pli ol tri jardekoj en la traduko de la verkoj de [[William Shakespeare]], situacio, kiu grave influis la junan Olivier-on. Kiel junulo li legis Ŝekspiron elangligite de Jean Baptiste Montegut. La priskribo de homaj pasioj samkiel la magia ŝekspira mondo loĝata de fabelaj estaĵoj, sorĉistinoj kaj fantomoj fascinis lin.
 
:„Mi orientiĝis je fabeloj, kaj Shakespeare foje estas tre fabela, kaj estas precipe ĉi tiu aspekto, kiu min influis. […] Mi ŝatis pli ol ĉio alia [[Makbeto]] (pro la sorĉistinoj kaj la fantomo ''Banquo'') samkiel [[Sonĝo de Somermeza Nokto|''Puck'']] kaj ''Ariel''.“ <ref>Claude Samuel: ''Entretiens avec Olivier Messiaen''; Paris 1986; SeitePaĝo 5</ref>
Kiel infano li enscenigis Ŝekspiron per dekoraĵoj el celofano kaj per vitreroj surpentritaj per akvarelfarboj, je kio lia pli juna frato konsistigis la publikon.<ref>Olivier and Claude Samuel: Conversations with Claude Samuel, Portland 1994, SeitePaĝo 41</ref>
 
Lia patrino, poetino Cecile Sauvage, havis praulojn en suda Francio. Poemo al la nenaskita filo, kiun ŝi verkis dum la gravedeco, estas karakterizata de [[Panteismo|panteisma]] natursento, kiu estis karakterizonta la plenkreskan Olivier.
Linio 17:
:„La plej grava impreso, kiun mi ricevis, venis de mia patrino […]; dum ĉi tiu tuta tempo […] mia patrino edukis min en medio de poezio kaj fabelo, kiu estis sendepende de vokiteco al muzikisto estis la origino de ĉio, kion mi poste faris.“<ref>Claude Samuel: ''Entretiens avec Olivier Messiaen''; Paris 1986; paĝo 12</ref>
 
En la jaro 1912 familio Messiaen translokiĝis al [[Ambert]] kaj 1914 al Grenoble. Messiaen poste emfazis ofte sian intensan ligitecon je ĉi tiu loko kaj precipe de ĝia grandioza montara pejzaĝo,<ref>Claude Samuel: ''Entretiens avec Olivier Messiaen''; Paris 1986; SeitePaĝo 11</ref> kaj akiris domon sude de la loko. Ekde la oka vivjaro evidentiĝis unuaj nekutimaj muzikaj interesoj. Messiaen komencis memlerne ludi pianon kaj komponi laŭsente [[Kanono (muziko)|kanonojn]] en la [[oktavo]]. Mallonge poste li ricevis sian unuan pianinstruon.
 
Relative frue li familiariĝis kun la pianoverkaroj de [[Maurice Ravel|Ravel]] (Gaspard de la nuit) kaj [[Claude Debussy|Debussy]] (Estampes), kiuj ambaŭ poste fariĝis gravaj por lia komponista evoluo. Je kristnasko li deziris operpartiturojn de [[Wolfgang Amadeus Mozart|Mozart]], [[Christoph Willibald Gluck|Gluck]], [[Hector Berlioz|Berlioz]] kaj [[Richard Wagner|Wagner]]. Frue montriĝis per la katolika kredo plua gvidlinio de lia posta pensado kaj kreado. Jam kiel infano li aĉetis teologiajn librojn. La rilaton inter fantazio, muziko, teatro kaj religio li poste priskribis per jenaj vortoj:
 
:„Estas nekontesteble, ke mi en la veroj de la katolika kredo centfoje, milfoje obligite per la grandiozo retrovis tiun ĉi tenton, kaj ne plu temis pri teatra fikcio, sed pri veraĵo.“ <ref>Claude Samuel: ''Entretiens avec Olivier Messiaen''; Paris 1986; SeitePaĝo 12</ref>
 
Post la reveno de la patro la familio translokiĝis por mallonga tempo al [[Nantes]]. Krom diversaj, sinsekvaj pianinstruistoj precipe estis grava la [[Harmoniscienco|harmoniscienca instruo]] ĉe Jehan de Gibon, kiu konatigis lin kun la opero de Debussy ''Pelléas et Mélisande'', tiam ankoraŭ sentata kiel progresiva. Messiaen poste konfesis, ke ĉi tiu verko efikis sur lin kiel revelacio kaj fulmfrapo kaj influis lin kiel neniu alia.
Linio 38:
 
Dum sia tempo ĉe la Konservatorio Messiaen tamen ne nur estis muzike formata. Liaj gepatroj antaŭenigis lian plezuron pri teatro, vizitante kun li en multnombrajn prezentadojn. Krome ili celis lian bonan ĝeneralan klerecon, kio por lernanto ĉe la Pariza Konservatorio kutime estis rara.
:„Dum la periodo, kiam mia patro estis nomumita profesoro en Parizo, kun granda plezuro mi vizitis la monumentojn, la muzeojn kaj la preĝejojn; miaj unuaj vizitoj de Notre-Dame (...) sendube influis mian karieron. Mi estas ankoraŭ blindigita per la mirindaj koloroj de tiuj ĉi fenestroj mezepokaj (...) jen la naturo mem en sia plej eksterordinara manifestacio.“<ref>Claude Samuel: ''Entretiens avec Olivier Messiaen''; Paris 1967; SeitePaĝo 4</ref>
 
=== Orgenisto kaj komponisto ===
Linio 49:
 
En la jaro 1939 li estis devigita militservi, kaj en 1940 li estis militkaptita. Preskaŭ naŭ monatojn Messiaen pasigis kiel militkaptito en la baza kaptitejo VIII A de la germana armeo en [[Görlitz]], kie li komponis la ''Quatuor pour la fin du temps'' (kvarteto por la fino de l' tempo) kaj unuan fojon prezentis kune kun aliaj kaptitoj. Tion ebligis la bonvola kampejestro ''Franzpeter Goebels'', kiu poste renomiĝis kiel koncertpianisto kaj pianoprofesoro ĉe la Nordokcident-Germana Muzikakademio (nuntempe Altlernejo por Muziko Detmold). La milito postlasis profundajn spurojn en la kreado de Messiaen.
:„Lia muziko alprenas senpere pli grandan seriozecon, kiu aperis en la monatoj de suferado kaj aperigis apokalipsajn viziojn.“<ref>Theo Hirsbrunner: ''Olivier Messiaen; Leben und Werk; Laaber 1988; SeitePaĝo 41</ref>
 
En 1941 Messiaen estis nomumita instruisto ĉe la Pariza Konservatorio. Li instruis harmonisciencon sur altega nivelo. Kiam li en 1943 denove trafis sur ''Guy-Bernard Delapierre'', kiun li ekkonis dum la militkaptiteco, li komencis fari en ties loĝejo privatajn kursojn pri analizo. Tio instigis la direktoron de la Konservatorio, transdoni al Messiaen klason pri analizo en la Konservatorio. Tiel Messiaen instruis ekde 1947 [[analizo]]n, [[estetiko]]n kaj [[Ritmo (muziko)|ritmo]]n.
Linio 81:
 
== Olivier Messiaen kiel sinesteziulo ==
"''kiam mi aŭdas muzikon, kaj same kiam mi legas ĝin, tiam por vidi en mi, antaŭ miaj internaj okuloj, kolorojn moviĝantajn kun la muziko, kaj mi sentas tiujn ĉi kolorojn en ekstreme viva maniero''"<ref>Citaĵo laŭ: Bernard, Jonathan W. (1986): Messiaen's Synaesthesia. The corresponcenecorrespondence between colour and sound sturcture in his music. Music Perception, 4 (1), S. 41 </ref>
Olivier Messiaen nomis sin mem [[Sinestezio|sinesteziulo]], kiu kaj vidas ĉe sonoj kolorojn kaj ankaŭ aŭdis ĉe koloroj sonojn. En la literaturo tamen troviĝs kontraŭdiraj indikoj, ĉu je Messiaen fakte temas pri sinesteziulo malvastasence aŭ ne.
 
=== Esploro de la fenomeno ===
La usona muziksciencisto Jonathan W. Bernard surmontras en traktaĵo, ke la rilatoj koloro-tono ĉe Messiaen entute ne estas arbitraj, sed ke ili baziĝas sur certa skemo. <ref>Bernard, Jonathan W. (1986): Messiaen's Synaesthesia. The corresponcenecorrespondence between colour and sound sturcture in his music. Music Perception, 4 (1), S. 43 </ref>
Kiel kutime ĉe la fenomeno de la sinestezio, ankaŭ la rilatoj de Messiaen substaras al neniu ekstera ordo, estas plene individuaj kaj por aliaj homoj ne logike postplenumeblaj. La rilatoj aperas relative unuecaj kaj tiel lasas konkludi veran sinestezion. Interesa trajto de la sinestezio de Messiaen estas, ke ĝi ne nur pasas en la kutiman direkton ''aŭdi → vidi'', sed ankaŭ inversen. Messiaen ekz. rakontis, ke li komponis la kvinan movimenton de la komponaĵo "Sept Haikai" tradukante la kolorojn, kiujn li imagis je japana pejzaĝo, en tonojn. "''Tio estas, kion mi preskaŭ laŭvorte volis traduki en muzikon; tiu ĉi peco vere estas verda, ruĝa, orkolora kaj blua [...]''" <ref> Citaĵo laŭ Jewanski, Jörg: "Wenn ich Musik höre, sehe ich Farben" Zur Synästhesie bei Olivier Messiaen</ref>
Ne estas tute klare, ĉu je la sinestezio en ambaŭ direktojn temas pri nelibervola fenomeno aŭ pri kutimo de la komponisto.
Indicoj pri stabila rilato tono-koloro en la verkoj de Messiaen troviĝas en variaj fontoj. Eldiroj en intervjuoj, rimarkoj en antaŭparoloj aŭ tekstoj pri liaj komponaĵoj kaj kompreneble kolorskizoj en la partituroj dokumentas la ligon inter aŭda kaj vida perceptado.
Tamen la plej granda parto de la verkoj de Olivier Messiaen entenas neniujn kolorskizojn.<ref> komp. Bernard, Jonathan W. (1986): Messiaen's Synaesthesia. The corresponcenecorrespondence between colour and sound structure in his music. Music Perception, 4 (1), S. 45 </ref>
 
=== Tipoj de la respektivaj kolornomoj laŭ Jonathan W. Bernard ===
Linio 98:
:*simplaj paroj, ekz.: "''griza kaj orkolora''"
:*triopoj, ekz.: "''oranĝa, orkolora kaj laktblanka''"
:*kompleksegaj kolormiksaĵoj, ekz.: "''transparenta sulfurflavo kun helaj violkoloraj spegulaĵoj kaj etaj makuloj da prusa bluo kaj brunviola bluo''" <ref> komp. Bernard, Jonathan W. (1986): Messiaen's Synaesthesia. The corresponcenecorrespondence between colour and sound structure in his music. Music Perception, 4 (1), S. 44 </ref>
La duopoj kaj triopoj prezentas supozeble sinsekvon de akordoj, bildigitaj per paralelaj aŭ vertikalaj kolorgrupoj, la lasta punkto je tio konsideras certajn kolorhierakiojn, kiuj ankaŭ sin povas esprimi per punktoj, strioj ktp..