Olivier Messiaen: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ŝanĝo: Seite-->Paĝo; corresponcene-->correspondence
Linio 76:
Liaj sep „modusoj kun limigitaj transponeblecoj“ sistemigas la distancigajn oktavdividojn (t.e. samŝtupaj resp. periode -alternaj intervalĉenoj) jam konataj el la muziko de [[Franz Liszt]], [[Claude Debussy]], [[Aleksandro Skrjabin]], [[Maurice Ravel]] kaj [[Béla Bartók]] kaj utiligas tiujn kiel vasta gamomaterialo por longaj distancharmoniaj pasoj. Messiaen postulis ankaŭ kelkajn "specialakordojn", kiel ekz. la akustika oksono "akordo de resonanco" aŭ de diatona sepsono " akordo sur la dominanto" ktp.
 
Krome li evoluigis multiplikajn kaj dividajn seriojn por sia ritmaro; li nomis siajn simetriajn ritmajn formulojn „ne inversigeblaj ritmoj“. Per sia pianaĵo ''Mode de valeurs et d’intensités'' li inicis en 1949 la [[seria muziko|serian muzikon]]. Precipe en lia malfrua verkaro kiel en la orgenciklo ''Livre du Saint-Sacrement'', 1984/85 li kombinas la evoluigitajn teknikojn kaj ordigas ilin – same kiel en siaj tri orgencikloj el la 1930-aj jaroj – al plejparte sakrala temo. En siaj komponaĵoj li uzis ankaŭ nekutimmajnnekutimajn instrumentojn kiel la [[Ondes Martenot]].
 
Olivier Messiaen prezentis kelkajn el siaj komponteknikoj jam en 1944 en sia traktaĵo ''Technique de mon langage musical''. Al ĉi tiuj ideoj li plejparte restis fidela, malgraŭ la fajnigitaj teknikoj, dum sia plua vivo. Tio kondukis al sinfermiĝinta, tuj ekkonebla „Messiaen-stilo“, kiu trapasas ĉiujn siajn verkojn.