Suvereneco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
Kontraŭ tio la [[abato Sieyès]] postulas, ke la Suvereneco estu enradikigita en la nacio kaj ne en la popolo, por ke la aŭtoritato ne agu sole atentante la majoritatan cirkonstancan senton de popolo, kio povus esti objekto de influoj aŭ malartikigitaj pasioj, sed kio krome atentu la historian kaj kulturan heredaĵon de tiu [[nacio]], kaj la valorojn kaj principojn laŭ kiu tiu estis fondita. Krome la koncepto de nacio enhavas la tutan loĝantaron de teritorio, sen ekskludoj aŭ diskriminacioj. La abato Sieyès indikas, ke la parlamentanoj estas reprezentantoj kaj ne mandatitoj, ĉar tiuj ĝuas propran aŭtonomion post kiam ili estis elektitaj, kaj plenumos siajn postenojn laŭ kvoto de respondeco kaj objektiveco dum leĝodonado, male la mandatitoj devas plenumi kion sia mandatanto indikas, tiukaze, la popolo.
 
Tiele, de [[Rousseau]] naskiĝas la koncepto de [[popola suvereneco]], dum de la [[Abato SieyésSieyès]] tiu de [[nacia suvereneco]]. Ambaŭ konceptoj ekzistas en modernaj konstitucioj, kvankam post la [[Dua Mondmilito]] revenis forte la koncepto de popola suvereneco kiu aperas kiel pli proksima al la popolo, kiu oni supozas, ke aktuale posedas ian gradon de civitan kulturon kaj moderecon multe pli altan ol dum la tempo de la [[kapto de la Bastiljo]] en [[1789]].
 
Krome la vorto ''Suvereneco'' konceptiĝas kiel rajto de politika institucio je plenumi sian [[povo]]n. Tradicie oni konsiderism ke estas tri elementoj de la suvereneco: [[teritorio]], [[popolo]] kaj [[povo]].