Birdomigrado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
polurado
ruĝa ligilo forigita
Linio 25:
Kiel la birdoj migras? Ilin oni povas disigi al diversaj grupoj, ekzemple: estas
:grupe migrantaj,
:sole migrantaj,
:tage aŭ
:nokte migrantaj,
:fluge migrantaj,
:perpiede irantaj birdoj ktp.<br>
La respondo al la demando, kiel la birdoj orientiĝas, estas tre simpla en la unua grupo, en kiuj la maljunaj birdoj montras la ĝustan vojon al la junaj. Oni povas observi, kiel la [[ansero]]j kvazaŭ babilas dum la flugado. Sed aliaj ankaŭ komunikiĝas unu kun aliaj. La sola migranta ĝenerale migradas longtempe kun longaj paŭzoj, kiam ili apenaŭ gastas en la novaj lokoj, ĉiutage pasas nur kelke da kilometroj. Tian migradon oni prave nomas nur kiel oftan ŝanĝadon de la areo. La birdoj migrantaj
:tage orientiĝas helpe de la Suno,
:la noktaj laŭ la ĉielo kaj steloj (ekzemple Silvioj, pri tio vidu en la artikolo [[BabilaBabilema silvio]].<br>
La plej komplika estas la orientiĝo de la piedirantaj birdoj. Kiel la birdoj ektrovas sian naskiĝlokon? La maljunaj birdoj dumvoje ekkonas la lokojn, kie ili jam estis. Ili flugas ĝenerale laŭ fiksitaj vojoj. Kiam ili atingas la plej konatajn lokojn, ili serĉas sian areon kaj okupas ĝin. Laŭ indikoj de la ringumado la idoj tre malofte revenas al la naskiĝloko. Ekzemple, el 400 ringumitaj en Hungario idoj de [[blanka cikonio]] eĉ unu ne revenis dum tri jaroj al sia naskiĝloko. La resenditaj ringoj alvenis el Turkio kaj el Izraelo. Ekzistas similaj indikoj pri [[hirundo]]j. Tiu ĉi fenomeno estas tute komprenebla, ĉar la idoj devas okupi novajn areojn kaj tiamaniere konduki al la disvastiĝo de la specio.