Buenaventura Durruti: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 6:
Li naskiĝis en Santa Ana, kvartalo de la Hispania urbo Leono. Lia patro estis laboristo, ano de [[socialismo|socialista]] sindikato [[UGT]] (''Unión General de Trabajadores'', Ĝenerala Unuigo de Laboristoj).
Kiam li aĝis 14 jarojn, li eklaboris ĉe la fervojoj en [[Leono]]. En [[1917]] la UGT [[striko|strikis]]. Durruti estis aktiva kaj unuavica partoprenanto. La hispana registaro petis la helpon de la armeo por ĉesigi la strikon. 70 homoj mortis kaj pli ol 500 laboristoj estis vunditaj. Dumil strikantoj estis enkancerigitaj sen proceso. Laŭ atestanto la armeo "savis la nacion". La sindikato elpelis Durruti-n pro liaj revoluciemaj opinioj.
En 1920 li transloĝiĝis al [[Barcelono]]. Ĉi tie li aliĝis al la [[Confederación Nacional del Trabajo|CNT]] (''Confederación Nacional del Trabajo'', Nacia Konfederacio de Laboradola Laboro). En 1922 li kreis kun [[Joan García Oliver]] kaj [[Francisco Ascaso]] la grupon “[[Los solidarios]]” (La solidareculoj). La grupo rabis en Hispania banko en [[Ĥiĥono]] en 1923. La grupo estis kulpigata de la mortigado de kardinalo [[Juan Soldevilla y Romero]], grava monhaviganto de bandoj “[[blankaj artilerianoj]]” pagataj de la mastroj por mortigi gravajn sindikalistajn laboristojn. Li devis flugi al [[Argentino]] kaj poste al [[Ĉilio]], kie, li kun sia grupo, rabadis por havigi rimedojn por liberigi siajn kunulojn kiuj estis en Hispania malliberejoj. Poste, li iris al aliaj [[Latin-Ameriko|Latin-amerikaj]] kaj [[Eŭropo|Eŭropaj]] landoj.
En [[1931]] li revenis al Hispanio. Li aligis la faista (ĉirkaŭ la [[FAI]]) fako de la CNT, kiu estis atakanta la [[Dua Hispana Respubliko|Respublikan]] registaron, kaj estis partoprenanto de la ribeloj de [[1932]] kaj [[1933]].
 
==Lia agado dum la Hispana Enlanda Milito==
 
Kiam la [[Enlanda Milito]] komenciĝis en [[1936]], Durruti estis unu el la plej gravaj rolantoj en la juliaj [[Hispana revolucio|revoluciaj eventoj]]. Li estis en la grupo “Nosotros” (“Ni”), posteulo de “Los Solidarios”, kiu helpis defendi la urbon Barcelonon. Tie [[Francisco Ascaso]] kiu estis dumviva amiko de Durruti, estis pafmortigita de naciisto. La 20an de julio, kiam ribelo de la nacianaciista partio estis jam venkita, kaj kiam la CNT regis la situacion, precipe post ekkapto de la Artilerio de parko San Andres, CNT-aj estroj intervidiĝis kun la Katalunia Registrarestro [[Lluis Companys]]. Dum dua intervidiĝo, en la sekvanta tago, Durruti, kaj aliaj gravaj CNT-a estroj proponis krei la [[Centra Komitato de Katalunaj Antifaŝismaj Milicoj|Centran Komitaton de Katalunaj Antifaŝismaj Milicoj]], kion akceptis la aliaj organizoj. Tiu ĉi komitato, konsistantaj el anarkiistoj, marksistoj, kaj katalunia respublikistaj naciistoj, iĝis la vera povcentro de Katalunio, kaj la Katalunia Registraro nur ratifikis ĝiajn decidojn. Laciĝinte pro la damaĝoj kaŭzitaj pro la enlanda milito kaj pro la internaj disputoj en la Centra Komitato de Katalunaj Antifaŝismaj Milicoj, kies transportdepartementon li estris, Durruti decidis aliri la fronton kun la respublika armeo, kaj liberigi de la naciistoj la urbon [[Zaragoza]], kiu estis, post Barcelono, tre grava anarkiisma centro. Tiam formiĝis la fama [[Kolono de Durruti]] kiu ekmarŝis al Zaragoza.