Josip Pleadin: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Josip Pleadin''' (kromnomo: Joĵa). Naskiĝis la 3-an de septembro 1958 en Đurđevac. Ekonomikan mezlernejon frekventis en Bjelovar. Esperantistiĝis aŭtodidakte en 1977 kaj... |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Josip
Estis reprezentanto de Bjelovara regiono en la Prezidantaro de KEL en 1980. En 1982 li fariĝis UEA-delegito por Đurđevac kaj en tiu funkcio restis ĝis nun. En la Kunordiga komitato de esperantistoj en Bjelovara regiono li aktivis kiel prezidanto (1982). Profesie laboris por Esperanto en IKS ĝis la jaro 1986. Fariĝis privata entreprenisto en grafika fako. Posedas presejon kaj eldonejon “Grafokom” kiu ekde sia ekesto en 1986 produktis multajn eldonaĵon en Esperanto (“Jugoslavia Stelo”, “ZELano”, “Koko”, “Tempo”, diversaj broŝuroj kaj libroj). Kompostis librojn por aliaj eldonistoj , el kiuj elstaras Esperanto-Ligo de [[Bosnio kaj Hercegovino]]. Dum certa periodo estis redaktoro de “Tempo” (1990-1991).
Linio 7:
Grafike redaktas la oficialan gazeton de Kroata Esperanto-Ligo "Tempo" de post la UK en Zagrebo kaj presas ĝin. En 2002 aperigis ampleksan verkon "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" kaj en 2006 la furoran biografiaron pri Esperantlingvaj verkistoj "Ordeno de Verda Plumo". Komence de 2006 dediĉis sin al intense kolektado de materialo por sia Esperanto-kolekto kun la celo fondi nacian Esperanto-arkivon kaj verki ampleksan kaj bone dokumentitan historion de la enlanda Esperanto-movado.
[[Kategorio:Kroataj esperantistoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1958]]
|