Arta lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
plia materialo pri diversaj skoloj, kaj pri personaj / sekretaj lingvoj
Linio 1:
'''Arta lingvo''' estas [[konstruita lingvo]] kreita por uzo en [[arto|arta]] verko aŭ por esti arta verko en si mem. Tiele, ĝi kontrastas al praktikcela [[planlingvo]] aŭ [[filozofia lingvo]]. Dum tiu lasta esence estas komunikilo aŭ esplorilo, artaj lingvoj vere estas ''[[arto|artaĵoj]]''.
 
La kategorioj ne estas ekzluzivaj; se la kreinto de lingvo celas ĝin esti kaj bela kaj utila, ĝi povas esti arta lingvo kaj ankaŭ helplingvo, filozofia lingvo aŭ eksperimenta lingvo.
 
La terminon "arta lingvo" oni jam en la frua tempo de Esperanto uzis por [[planlingvo]]j aŭ [[konstruita lingvo|konstruitaj lingvoj]] ĝenerale; ĝi uziĝas plurfoje en "[[Esenco kaj Estonteco de la Internacia Lingvo]]" de [[L. L. Zamenhof]] kaj aliaj liaj verkoj por priskribi Esperanton, Volapukon ktp. Pli lastatempe ĝi uziĝis kontraste al "planlingvo" kaj "internacia helplingvo" por signifi la lingvojn, kiujn homoj kreis ĉefe por artaj kaj ne por praktikaj celoj. Ĉi tiu artikolo temas pri "artaj lingvoj" laŭ ĉi tiu pli moderna uzo.
 
Estas diversaj skoloj pri la farado de artaj lingvoj, ĉefe la ''naturisma'' skolo, kiu celas fari lingvojn kun natureca komplikeco kaj historia profundo, aparte per farado de fikcia pralingvo el kiu oni evoluigas unu aŭ plurajn aliajn artajn lingvojn. Tiel faris [[J. R. R. Tolkien]], ekzemple, en sia familio de elfaj lingvoj, kaj [[Mark Rosenfelder]] en sia familio [[Verdurian]]. Aliaj skoloj faras lingvojn intence malnaturajn, kredeble parolataj de ne-homaj estaĵoj, aŭ lingvojn tiel regulajn kiel ekz. Esperanto sed sen ties helplingva celo.
 
== Specoj de artaj lingvoj ==
Linio 7 ⟶ 11:
''Vidu ĉefartikolon: [[Fikcilingvo]]''
 
Fikcilingvo estas lingvo, kiun homo konscie konstruis kontekste de fikcia mondo. Iujn oni faras por doni kredeblon, alimondecon, aŭ realismon al [[fikcio|fikcia]] verko; je aliaj, la lingvo mem estas la ĉefa celo, kaj la fikcia mondo estas nur skeĉe farita por doni kontekston al la lingvo.
 
===Mikrolandaj lingvoj===
Linio 13 ⟶ 17:
 
===Personaj lingvoj===
'''Personaj lingvoj''' estas lingvoj kreitaj por la propra uzo de la kreinto. Multaj el ties kreintoj faras multajn personajn lingvojn kaj ne multe uzas iun ajn el ili,<ref>[http://archives.conlang.info/wu/seifi/phirqondal.html "Average life of a conlang"], mesaĝaro en la listgrupo CONLANG, aŭgusto 2008</ref> sed iuj faras unu lingvon tre detale dum multaj jaroj, kaj uzas ilin multe por personaĵoj, ekzemple por verki taglibrojn. Kelkaj eĉ iĝas verepli-malpli fluaj parolantoj de sia lingvo. Ekzemploj inkluzivas [[Taneraic]] de Javant Biarujia, K de [[Robert Dessaix]], [[Vabungula]] de Bill Price, [[Loglio]] de Marcos Cramer, kaj [[gjâ-zym-byn]] de Jim Henry.
 
En la angla la termino "hermetic language" estas uzata de kelkaj farantoj de tiaj personaj lingvoj; pli-malpli "kaŝlingvo" aŭ "sekreta lingvo", sed kun ia kromsenco de mistikismo. Javant Biarujia priskribas sian [[Taneraic]], "privata negoco inter la mondo ĉirkaŭ mi kaj la mondo en mi; publikaj vortoj simple ne povis garantii al mi la privatan esprimon, kiun mi celis."<ref>[www.phreacs.com.au/tanerai/ Taneraic on the Web]</ref> Robert Dessaix diras pri sia K: "Mi volis vortojn, kiuj priskribis la realon. Do mi elpensis ilin."<ref>[http://www.abc.net.au/rn/arts/ling/stories/s693291.htm "The Language of K"], ''Lingua Franca'', 19 December 1998</ref> <!-- kiam mi finverkos mian artikolon pri homoj fluaj en sia persona lingvo, mi aldonos tre trafan diron de Jim Hopkins pri sia Itlani, "Itlani estas la lingvo de mia animo". -->
 
===Ŝercaj lingvoj===
Linio 25 ⟶ 31:
*[[Planlingvo]]
*[[Eksperimenta lingvo]]
 
<references/>
 
==Bibliografio==