Bermontianoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''Okcidenta Rusia Volontula Armeo''' - latve ''Rietumkrievijas Brīvprātīgo armija'' - aŭ '''Bermontianoj''' - latve ''Bermontieši'', litove ''Bermontininkai'' - estis ko...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
Malgraŭ sia ruse sona latva nomo, la Okcidenta Rusia Volontula Armeo estis subtenita kaj fakte kreita fare de la [[Germana Regno]]. Laŭ la armistico de Compiègne, artikolo 12, germanaj soldataroj estis antaŭviditaj resti en la [[Baltio|baltiaj provincoj]] por helpi kontraŭbatali la [[bolŝevikoj]]n kaj retiriĝi nur tiam kiam la situacio laŭ vidpunkto de la [[Aliancanoj]] estus sub kontrolo. La ordono retiriĝi estis donita kiem la [[Traktato de Versailles]] estis subskribita dum junio 1919.
 
Tamen nur eta parto de la germanaj soldatoj en Baltio retiriĝis, la aliaj restis sub gvido de la generalo ''[[Rüdiger von der Goltz'']]. Por eviti diplomatiajn problemojn por la Germana Regno kaj koleron de la [[Aliancanoj]], li repaŝis el la publika gvida rolo kaj unuigis sian soldataron kun la soldataro de la [[kozakoj|kozaka]] generalo ''[[Pavel Bermondt-Avalov|Pavel Bermont-Avalov'']]. La du generaloj varbis pli-malpli 50.000 soldatojn, ĉefe germanlingvajn enloĝantojn de Baltio, sed ankaŭ imperiajn rusajn soldatojn militkaptitajn fare de la germana armeo dum la Unua Mondmilito, kiuj estis liberigitaj sub la promeso ke ili batalu kontraŭ la [[bolŝevikoj]] en la [[Rusia enlanda milito]]. La armeo deklaris ke ili subtenus la fortojn de [[Aleksandr Kolĉak]] kaj ekmarŝis por ataki la [[bolŝevikoj|bolŝevikajn]] armeajn unuojn, sed la vera celo estis teni la influon de la Germana Regno en [[Baltio]].
 
Dum oktobro 1919 la germana-rusa armeo atakis la ĵus sendependiĝintajn ŝtatojn de [[Litovio]] kaj [[Latvio]]. Ĝi por mallonge konkeris la urbon [[Rigo]], tiel ke la registaro de [[Kārlis Ulmanis]] devis peti armean helpon de la najbaraj respublikoj [[Litovio]] kaj [[Estonio]]. La estona armeo sendis du armitajn trajnojn por helpi al la latvoj (laŭ iuj klarigoj, interŝanĝe al la insulo ''Ruhnu'' kaj la ĉirkaŭa akva teritorio, kiu iĝis parto de Estonio), kaj aldone brita batalŝipo en la haveno de Rigo pafe subtenis la respublikan latvan batalon kontraŭ la germana-rusa armeo.