Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Sed plej rimarkinda estis lia trupo en alia submoskva bieno - Ostankino, kiu komencis prezenti siajn spektaklojn julie 1795. La palacon konstruis liaj servutuloj A.Mironov kaj P.Argunov laŭ projekto far Camporesi, Brenna kaj Starov. La teatro en [[Ostankino]] havis plej modernajn teknikajn instalojn de tiama epoko, kiuj aparte funkcias ĝis nun.
Plej bela kaj talenta en la trupo estis fraŭlino Praskovia Kovaljova (surscene oni kromnomis ŝin Ĵemĉugova - [Perla], pro tiamaj kutimoj). Grafo Nikolao Ŝeremetev enamiĝis al ŝi kaj neniel sukcesis malvarmigi sian pasion. Do, post iom da tempo okazis edziĝo kaj plue gravedeco de la novedzino. Bedaŭrinde la patrino ne vartis sian bebon, ĉar ŝi mortis baldaŭ post nasko. Tre ĉagreniĝinta edzo ordonis por bona memoro pri lia amata edzino konstrui malsanulejon (t.n. Strannopriimnij domo)por malriĉuloj kaj mizeruloj laŭ projekto de lia amiko, itala arkitektoro Kvarengi {Quarenghi), kiu funkcias ĝis nun. Tiu-ĉi grandega impresa konstruaĵo situas en cenrto de [[Moskvo]] kaj estas parto de ampleksa medicina komplekso portanta nomon de profesoro Nikolao Sklifosovskij.
Siajn lastajn jarojn li travivis en St.Peterburgo. La grafo Nikolao Ŝeremetev forpasis la [[1an1-an de januaro]] [[1809]].
Honore al li same nomiĝas larĝa strato Ŝeremetevskaja en la norda parto de Moskvo, kiu kunligas la centron de la urbo kun la palaco en Ostankino.