Granda Nordia Milito: Malsamoj inter versioj

polurado
(polurado)
 
== Antaŭhistorio ==
La kaŭzo de la Granda Nordia Milito havis multajn diversajn faktorojn kaj havis siajn radikojn jam komence de la 17-a jarcento. En multaj militoj kontraŭ la [[Danio|Reĝlando Danio]], la [[Pollando-Litovio|Reĝlando Pollando-Litovio]] kaj la [[Rusia Imperio]] Svedio ĝis 1660 gajnis la hegemonion en la teritorio de la Balta Maro. Laŭ la rezultoj de la Traktato de Stolbovo (1617) ĝi baris Rusion de teritorio rekte borde de la Balta Maro, kaj laŭ la la [[Traktato de Oliva]] (1660) prenis de Danio la solan regon pri la [[Sundo]], la markolo inter Danio kaj Svedio. Dum la sekvaj jaroj Svedio laŭ ekstera politiko estis subtenita de [[Francio]] kaj tiel povis teni la atingaĵojn.
 
Sekve de tiuj evoluoj fine de la 17-a jarcento estis la sekvaj "konfliktolinioj" en nordorienta Eŭropo <ref>laŭ Eckardt Opitz: ''Vielerlei Ursachen, eindeutige Ergebnisse - Das Ringen um die Vormacht im Ostseeraum im Großen Nordischen Krieg 1700–1721'' ("Multaj kaŭzoj, klaraj rezultoj - la lukto pri la hegemonio ĉirkaŭ la Balta maro en la Granda Nordia Milito"), paĝoj 90–94</ref>:
* Konfliktopunkto inter Danio kaj Svedio estis la Duklando [[Ŝlesvigo-Holstinio]]-Gottorf. Post la [[Tridekjara Milito]] (1618–1648) la Duklando nek apartenis al la Reĝlando Danio nek al la germanlingva [[Sankta Romia Imperio]]. Sed ĉar Danio antaŭ la Tridekjara Milito havis proksimajn rilatojn al la duklando (ekde la jaro 1533 ambaŭ landoj estis kunigitaj en Unio), ĝi provis reintegrigi ĝin en sian teritorion. La sendependecon de Ŝlesvigo-Holstinio-Gottorf nur garantiis la registaro de Svedio, kiu kalkulis pri tio, ke la aliancita teritorio estus strategie grava armea bazo en kazo de eventuala milito kontraŭ Danio.
* Sub reĝo [[Karolo la 11-a (Svedio)|Karolo la 11-a de Svedio]] (1655–1697) okazis la tiel nomnatajnomataj "reduktoj", laŭ kiuj la teritoriaj posedaĵoj de la svedaj nobeloj grandparte reiĝis posedaĵoj de la reĝo. Tiu evoluo inter alie en [[Livonio]] kaŭzis fortan reziston de la nobeloj, kiuj penis pri eksterlanda helpo.
* En Rusio la [[caro]] [[Petro la Granda]] (1672–1725) ekkonis ke la manko de rusia haveno ĉe la Balta Maro tre malhelpis al la nacia komerco. Tial li tre penis pliampleksigi la rusian teritorion ĝis la marbordo, kaj do celis preni teritorion posedatan de Svedio.
* La duko [[Aŭgusto de 2-a (Pollando-Litovio)|Aŭgusto la 1-a]] de [[Saksio]] (1670–1733) dum la jaro [[1697]] iĝis reĝo de [[Pollando-Litovio]]. Li penis pri aparta prestiĝo en sia nova reĝlando kaj celis ŝanĝi ĝin al hereda reĝlando, por garantii regnan estonton al siaj idoj. Konsilisto de li estis la germandevena nobelo ''Johann Reinhold von Patkul'' (1660–1707) fuĝinta el [[Livonio]]. Li opiinis, ke la rekonkero de la ekse pola-litova [[Livonio]] povus altigi la prestiĝon de Aŭgusto kaj havus la plenan subtenon de la loka nobelaro, kiu tuj aliĝus en batalo kontraŭ la nunaj svedaj regantoj.
Dum februaro 1700 la armeo de Saksio sen militdeklaro atakis Livonion. Tamen la livonia nobelaro ne alianciĝis kun la atakanta armeo, kaj la konkero de la fortikaĵo Rigo malsukcesis. La pola nobelaro en Pollando-Litovio sentis sin maliluziigitaj de Aŭgusto kaj deklaris, ke Pollando-Litovio ne militas kontraŭ Svedio. Marte Danio deklaris militon al Svedio kaj konkeris la duklandon Ŝlesvigo-Holstinio-Gottorf.
 
La intertempe 18-jara sveda reĝo Karolo la 12-a ordonas la mobilizon de la nacia armeo, kiu tiutempe estis forta kaj tre dediĉita soldataro. Vilhelmo la 3-a, reĝo de Britio kaj tiutempe ankaŭ reganto de Nederlando, penis pri konservo de la paco en Norda Eŭropo. Ĉar Britio kaj Nederlando laŭ la Traktato de Altona garantiis la konservon de la limoj en norda Germanio kaj suda Danio, kaj ĉar Danio per sia konkero nun malatentis kala traktaton, li alianciĝis kun Svedio kaj sendis 25 britajn kaj nederlandajn armeajn ŝipojn helpe al la reĝo de Svedio al [[Göteborg]]. Sukcesis la renkonto de la britaj-nederlandaj kaj la svedaj armeaj ŝipoj, kiuj kune pli multnombris ol la danaj, kaj la sveda armeo sukcesis albordiĝi ĉe la dana insulo [[Zelando (Danio)|Zelando]] kaj dum aŭgusto komenci sieĝon de la dana ĉefurbo [[Kopenhago]]. La dana reĝo devis kapitulacii kaj interkonsentis la pripacan traktaton de Traventhal. La unua parto de la milito do finiĝis rapide kaj preskaŭ sen mortintoj. La malnovaj limoj estis restarigitaj, kaj Danio forlasis la aliancon kontraŭ Svedio.
 
Intertempe Rusio dum aŭgusto deklaris militon al Svedio kaj atakis la estonan urbon [[Narva (urbo)|Narva]]. Karolo la 12-a decidiĝis ataki la rusan armeon kaj liberigi la fortikaĵon Narva. En batalo proksime de la urbo la sveda armeo venkis la signife pli multnombran rusan armeon. Fine de la jaro 1700 ĉiuj malamikaj armeoj estis forpelitaj de la teritorio regata de Svedio. Sed anstataŭ persekuti la fuĝantan reusanrusan armeon ene de Rusio kaj devigi la rusan caron al paciĝo, la sveda reĝo nun koncentriĝis pri la tria malamiko, Aŭgusto de Saksio kaj de Pollando-Litovio. Auĝusto, kiu spertis la malvenkojn de la aliancanaj ŝtatoj Danio kaj Rusio, ofertis intertraktadon pri paco, sed Karolo malakceptis. Februare 1701 Aŭgusto kaj Petro novigis sian aliancon kontraŭ Svedio. Dum julio 1701 la saksa kaj sveda aremaojarmeoj interbatalis ĉe [[Rigo]]. La svedoj venkis kaj konkeris la urbon [[Jelgava]], la ĉefurbon de la germane regata duklando [[Kuronio]], kiu tiutempe apartenis al Pollando-Litovio. La parlamento Sejm de Pollando-Litovio protestis kontraŭ la sveda invado de Kuronio, ĉar ja ne la ŝtato Pollando-Litovio, sed nur ties reĝo militis kontraŭ Svedio. Aŭgusto denove ofertis traktadon, sed Karolo remalakceptis kaj postulis de la parlamento Sejm la elekton de nova reĝo, kion la plejparto de la polaj nobeloj malakceptis. La sveda armeo sekve dum januaro 1702 plumarŝis al Litovio, kaj dum marto al Pollando. Maje li senbatale konkeris [[Varsovio]]n. La urbo estiestis devigita pagi altan sumon al Svedio, antaŭ ol la sveda armeo plumarŝis direkte al [[Krakovo]]. Dumvoje tien la armeoj de Pollando-Litovio kaj Saksio provis haltigi la svedojn en la batalo de ''Klissow'' sude de [[Kielce]], sed remalvenkis. La sveda armeo konkeris ĉiujn kanonojn kaj la armean kason de la malamiko, kaj la armeo de Aŭgusto devis retiriĝi al la sudoriento de Pollando.
 
[[Dosiero:Karl XIIs polska fälttåg 1700-1706.png|thumb|right|200px|<center>Sveda kampanjo en [[Baltio]] kaj [[Pollando]] ([[1700]]-[[1706]]).]]
Sennoma uzanto