Germering: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
}}
'''Germering''' estas komunumo en [[Germanio]]. Ĝi troviĝas en la [[distrikto Fürstenfeldbruck]] de la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Bavario]]. La 1-an de januaro [[2007]] la komunumo havis 37038 loĝantojn.Germering estas fiera ke ĝi estas "Granda Distrikturbo" kaj povas mem reguli multajn aferojn.
 
=Historio=
==Prahistorio==
Germering retrorigardas al longedaŭra setleja historio.
Jam dum la malfrua juna ŝtonepoko kaj la frua bronzepoko tumuloj estis konstruataj
en la ĉirkaŭejo de la hodiaŭa Obere Bahnhofstraße, angulo Steinbergstraße.
El la urnokampa periodo estas pruveblaj bronzepoka brultombo kaj setlejaj restaĵoj.
El la romia epoko devenas kampara domo kun hipokaŭsto (varmaera hejtado).
Proksime de Augsburger Straße la tombo de ĝermanino estis eltrovata, kiun oni
povis identigi helpe de tombaldonaĵoj.
Krome pluraj romiaj brikformoj estis trovataj; oni povas rigardi unu el ili ĉe la strato
en la direkto al Alling.
Ĉe Krautgartenweg kaŭrotombo (tombo en kiu la mortinto troviĝas en kaŭra pozicio) estis senbalastigata.
 
==Unuaj mencioj de lokaj partoj==
Inter 859 kaj 864 Germering estas unuafoje fidinde menciita en la dokumentoj kiel
Kermaringon.
Sed oni konjektas, ke la plej malnova dokumento kun la loknomo Germana.vel.admonte
devenas jam el la jaro 769.
La unua fidinde dokumentita mencio de Unterpfaffenhofen devenas al la jaro 1190.
Dokumento, kiu estas datata je la tempo inter 948 kaj 957, mencias lokon kun la
nomo Phafinhouna; sed ĝi ankaŭ povus koncerni alian Pfaffenhofen.
 
==Mezepoka historio==
Sub la malnova preĝejo St. Martin situas frumezepokaj seriaj tomboj kaj antaŭ-
romantikaj preĝejrestaĵoj.
En la jaro 1422 Germering estis detruita dum bataloj lige kun la batalego ĉe Alling.
1448 ambaŭ komunumoj estis menciitaj unuafoje kiel membroj de la provinca tribunal-
distrikto Starnberg.
 
==Novepoka historio==
En la jaro 1818 la komunumoj Germering kaj Unterpfaffenhofen kun la komunumaj partoj Kleßheim, Nebel, Streiflach kaj Wandlheim estis formataj.
1852 ambaŭ komunumoj ŝanĝiĝis kiel impostodistrikto al la reĝa distriktoficejo
Bruck.
Kun la konstruado de la fervoja konekto München-Herrsching en la jaro 1902 komenciĝis fundamenta struktura ŝanĝo.
Harthaus kaj Neugermering estiĝis kiel novaj loĝlokoj.
En 1934 komencis la ŝtata firmao WIFO (Wirtschaftliche Forschungsgeselleschaft, merkata evolufirmao) instali en tuta Germanio kaŝitajn militistajn cistern-sistemojn por garantii la benzin-provizadon de la germana armeo, ankaŭ sude de la iama Unterpfaffenhofen en la Kreuzlinger Forst (arbaro). Por la kunlaborantoj de la militista instalaĵo estis konstruata la tiel nomata WIFO-setlejo, malgrandaj apartaj domoj kun grandaj ĝardenoj. Tiu cistern-sistemo funkcias ankoraŭ hodiaŭ kaj estas parto de la Nato-oleodukto tra tuta Germanio.
Kiel en multaj vilaĝoj en supra-bavario ankaŭ en Germering ekzistas dum la lastaj jaroj de la dua mondmilito ekstera bazo de la koncentrejo Dachau, ĉar mankis la germanajn virojn kiu mortis en la stultaj bataloj en la diversaj frontoj.
 
Post 1945 la loĝantaro pligrandiĝis kaŭze de la akcepto de forpelitoj el siaj patro-
landoj kaj fuĝintoj; plimultoj el Sude-Lando kaj Bohemio.
La sekvo estis unuaj projektoj de la socia loĝejkonstruado inter 1952 kaj 1954.
La rapida kreskado daŭriĝis en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ne fine sekve de la
fiksado de novaj konstruaj regionoj.
Ekde ĉirkaŭ 1978 la evoluo stabiliĝis kaj de tiam la urboplanado koncentriĝis sur
infrastrukturaj plibonigoj.
Je la unua de majo 1978 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Germering kaj Unter-
pfaffenhofen estis unuigataj.
Ĝis la nomumiĝo kiel urbo je la dekdua aprilo 1991 Germering estis la plej granda
distrikt-apartena komunumo de Bavario. Germering iĝis la
sesa plej granda urbo (post München, Ingolstadt, Rosenheim, Freising kaj Dachau) de Supra Bavario kaj havas bonegan infrastrukturon, pro tio la luprezoj de loĝejoj atingas la nivelon de Munkeno kaj de Starnberg.
Je la unua de oktobro 2004 Germering estis nomumita granda distrikturbo.
La rapidega evoluo post la dua mondmilito reflektiĝas en la malhomogena setleja
strukturo de Germering.
Apud la vilaĝaj lokokernoj de la malnova Germering kaj Unterpfaffenhofen ekzistas
la turdomaj setlejoj de la sepdekaj jaroj kaj ankaŭ la urbana arkitekturo de la nova
urbocentro kun la urbohalo.
 
[[Dosiero:Germering Verkehr.jpg|thumb|<!-- _Schema_ _der_ _wichtigsten_ _Germeringer_ _Verkehrswege_ -->]]