Ostankinskij (distrikto de Moskvo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Proksime situas la domo-muzeo de Sergio Koroljov, kiu dediĉis sian vivon al esplorado de ĉielo kaj kosmo. Li grave kontribuis al pliigo de potenco de Sovetunio, kiam lia (kompreble kun asistantoj) balistika raketo unufoje en la mondo traflugis inter kontinentoj. Alia lia kreaĵo - la unua artefarita [[satelito]] de la Tero (la [[4-an de oktobro]] [[1957]]) havas rusan nomon, kiu eniris plurajn lingvojn inkluzive Esperanton:"[[Sputnik]]o".
La dekstra limo de la distrikto trapasas laŭ larĝa Prospekt Mira (Avenuo de Paco), kiun oni nomis tiel en [[1957]] omaĝe al tiama la 6-a Tutmonda Festivalo de junularo kaj studentaro.
Norde de la muzeo troviĝas grandioza monumento "[[Laboristo kaj kolĥozanino]]" (alteco de la figuroj egalas 24 m) kreita de la eminenta rusa skulptistino [[Vera Muĥina]]. La monumento farita el brila metalo prezentis [[USSR]]-on en la pariza tutmonda ekspozicio okazinta en [[1937]]. Ambaŭ gekamaradoj tenas enmane la krucigitajn serpon kaj martelon, kiuj estis simbolo de Sovetunio. Ĝi staras surfone de alia eksponejo revenigita Moskvon el la montreala (Kanado) ekspozicio okazinta en [[1967]], kiu similas la grandegan startan instalaĵon por raketaj lanĉoj. Baldaŭ la monumento estos renovigita kaj starigita sur la novan piedestalon.
Maldekstre de la muzeo vastegan kaj ampleksan terenon (ĉ.150 ha) okupas Tutrusia Ekspozicia Centro naskiĝinta la [[1-an de aŭgusto]] [[1939]], kiel Tutsovetunia Agrokultura Ekspozicio. Ĝia centra eniro tre similas al berlina Brandenburga pordego aŭ pariza Triumfa arko. Ĝin kronas same skulptaĵo prezentanta laboriston kaj kolĥozaninon (Kolĥozo signifas ruse kolektiva mastrumado aŭ kooperativo) farita el orkolora metalo.
La [[16-an de junio]] [[1959]] la ekspozicio prenis alian nomon: Tutsovetunuia ekspozicio de la naciaj atingoj, per kio la soveta registaro volis aldoni ankaŭ prezentadon de industriaj atingoj. En la ekspozicio vizitintoj povis vidi, ekzameni praktike ĉiujn eksponaĵojn kaj akiri tiujn laŭplaĉe, interŝanĝi opiniojn pri modernaj teknikaj problemoj kaj elpreni plej taŭgajn rimedojn de la produktado.