Ustermer Aa: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{akvofluo|Ustermer AA|[[Image:Ustermer AA en Aatal.jpg|center|300px]] Ustermer Aa en Aatal|11,2|537|4|80|<!----Alfluantoj--->Wildbach|Greifensee|6|[[:Kategorio:Riveroj en Eŭropo|Rivero en Eŭropo]]}}
'''Ustermer Aa''' estas rivereto en [[Kantono Zuriko]], [[Svislando]]. Ĝi havas longecon de 11,2 km . Ĝa fonto estas la [[Lago de Pfäffikon]], kiu situas sur alteco de 537 m s.m.. Ustermer Aa estas la plej longa alfluanto de la lago [[Greifensee]]. Post la elfluo el la Lago de Pfäffikon en la komunumo [[Seegräben]] ĝi fluas unue sudorienten, tiam turniĝas okcidenten en [[Wetzikon]] okcidenten, kie alfluas al ĝi el oriento la rivereto '''Wildbach'''. Wildbach havas sian fonton 9 km oriente de la kunfluejo norde de la monto [[Bachtel]] sur la teritorio de la komunumo [[Hinwil]]. Post la kunfluo kun Wildbach Ustermer Aa trafluas la mallarĝan [[Aathal|Aa-Valon]], kiu ankaŭ apartenas al [[Seegräben]], pasas la arbaron de Uster por tiam traflui la urbon [[Uster]] antaŭ ĝia alfluo al [[Greifensee]] je altecode de 435 m s.m.
 
Dum ĝia mallonga vojo ĝi perdas 100 metrojn de alteco, kaj tial jam en mezepoko ĝi funkciigis 5 [[muelejo|muelilojn]]. En la 19-a jarcento la rivereto fariĝis la centro de la [[kotono|kontonindustrio]] de la [[Zurika Oberlando]]. Ĉe la bordo de la rivero fondiĝis 15 ŝpinfabrikoj, pro kiuj oni nomis la rivereton ankaŭ la "milionrivereton". En la 20-a jarcento okazis koncentriĝo de la ŝpinindustrio al malmultaj fabrikoj. Al la glora epoko de la industrio en Zurika Oberlando memorigas la [[Industriinstrupado Zurika Oberlando]] laŭlonge de la rivero.