Lingva tipologio: Malsamoj inter versioj

1 344 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
→‎Sintaksa Tipologio: tripartitaj kaj aktivaj lingvoj, ktp
(→‎Sintaksa Tipologio: tripartitaj kaj aktivaj lingvoj, ktp)
Kelkaj lingvoj (normale tre fleksiemaj lingvoj) estas malfacile klasifikeblaj, ĉar preskaŭ iu ajn ordo de verbo, objekto kaj subjekto estas ebla kaj gramatike ĝusta. Ili inkluzivas la [[Latina lingvo|latinan]] kaj la [[Pola lingvo|polan]].
 
Alia komuna klasifiktemo estas ''morfosintaksa ordigo'', <!-- morphosyntactic alignment --> kiu demandas ĉefe ĉu la lingvo estas [[akuzativa lingvo|akuzativa]] aŭ [[ergativa lingvo|ergativa]]. Se la lingvo havas substantivajn [[Gramatika kazo|kazojn]], ĝi estas klasifikata laŭ tio, ĉu la subjekto de netransitiva verbo havas la saman kazon kiel la subjekto aŭ la objekto de transitiva verbo. Se ĝi ne havas kazojn, sed la vortordo estas SVO aŭ OVS, ĝi estas klasifikata laŭ tio, ĉu la subjekto de netransitiva verbo estas en la sama loko, relative al la verbo, kiel la subjekto aŭ la objekto de transitiva verbo.
 
Multfoje lingvoj montras miksitajn akuzativecon kaj ergativecon (ekz. ergativa morfologio en verbaj argumentoj, sed kun akuzativa sintakso), aŭ estas ergativaj nur en kelkaj cirkonstancoj (tio nomiĝas [[duonergativeco]], kaj estas normale bazataj sur la gramatika persono de la argumentoj aŭ sur la tempo/aspekto de la verbo).
 
Aliaj morfosinktaskaj tipologioj estas [[Tripartita lingvo|tripartita]], kie la subjekto kaj objekto de transitiva verbo ambaŭ havas malsaman kazon de la subjekto de netransitiva verbo, kaj [[Aktiva lingvo|aktiva]], kie la subjekto de de netransitiva verbo povas markiĝi same kiel aŭ la subjekto, aŭ la objekto, de netransitiva verbo, depende de certaj kondiĉoj (kiuj varias de lingvo al lingvo). Flua-subjekto aktivaj lingvoj <!-- angle: "fluid-S active language", ĉu ĝusta esperantigo? --> ŝanĝas la markadon de la subjekto de netransitiva verbo depende de semantikaj kondiĉoj (ekz. ĉu la subjekto estas intenca aganto, aŭ neintenca speranto, de la verb-okazo); dividita-subjekto aktivaj lingvoj <!-- split-S active language --> markas la subjekton de netransitiva verbo kondiĉe je la klaso de la verbo, aŭ la subjekta substantivo (ekz. certaj verboj ĉiam havas "agantan" markadon ĉe sia subjekto, ĉu la ago estas intenca aŭ ne).
 
Aliaj aspektoj de morfosintaksa ordigo temas pri tio, kiel la ekstra argumento (nerekta objekto) de [[dutransitiva verbo|dutransitivaj verboj]] markiĝas relative al la subjekto de netransitiva kaj la subjekto kaj objekto de transitiva verbo, kaj kiel la [[genitiva kazo]] markiĝas relative al aliaj frazroloj.
 
== Morfologia Tipologio ==
477

redaktoj