Ustermer Aa: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Ustermer Aa''' estas rivereto en [[Kantono Zuriko]], [[Svislando]]. Ĝi havas longecon de 11,2 km . Ĝa fonto estas la [[Lago de Pfäffikon]], kiu situas sur alteco de 537 m s.m.. Ustermer Aa estas la plej longa alfluanto de la lago [[Greifensee]]. Post la elfluo el la Lago de Pfäffikon en la komunumo [[Seegräben]] ĝi fluas unue sudorienten, tiam turniĝas okcidenten en [[Wetzikon]], kie alfluas al ĝi el oriento la rivereto '''Wildbach'''. Wildbach havas sian fonton 9 km oriente de la kunfluejo norde de la monto [[Bachtel]] sur la teritorio de la komunumo [[Hinwil]]. Post la kunfluo kun Wildbach Ustermer Aa trafluas la mallarĝan [[Aathal|Aa-Valon]], kiu ankaŭ apartenas al [[Seegräben]], pasas la arbaron de Uster por tiam traflui la urbon [[Uster]] antaŭ ĝia alfluo al [[Greifensee]] je altecode de 435 m s.m.
 
==Historia Industrio==
Dum ĝia mallonga vojo ĝi perdas 100 metrojn de alteco, kaj tial jam en mezepoko ĝi funkciigis 5 [[muelejo|muelilojn]]. En la 19-a jarcento la rivereto fariĝis la centro de la [[kotono|kontonindustrio]] de la [[Zurika Oberlando]]. Ĉe la bordo de la rivero fondiĝis 15 ŝpinfabrikoj, pro kiuj oni nomis la rivereton ankaŭ la "milionrivereton". En la 20-a jarcento okazis koncentriĝo de la ŝpinindustrio al malmultaj fabrikoj. Al la glora epoko de la industrio en Zurika Oberlando memorigas la [[Industriinstrupado Zurika Oberlando]] laŭlonge de la rivero.
 
==Aktuala uzado de la akvoenergio==
[[Dosiero:Ustermer AA en Aatal-barajho.jpg|thumb|150px|left|<small>Baraĵo de la elektrejo Uster en Aatal</small>]]
La rivero dum la plej granda parto de sia vojo sekvas kontrolitan kaj per muroj sekurigitan riverujon. Ankoraŭ hodiaŭ la rivera akvo estas utiligita por produkti elektron. La elektrejo de la urbo Uster ofertas al sia klientaro ricevi parton aŭ eĉ sian tutan elektran energion el "ekologia" produktado de Ustermer Aa.