Masakro de Jamestown: Malsamoj inter versioj

535 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
== Fono ==
Post la unua [[angla-paŭhatanaj militoj|angla-paŭhatana milito]] ([[1609]]–[[1613]]), la geedziĝo de la plej juna filo de [[ĉefo Paŭhatano]], [[Pokahontas]], kaj de la koloniisto [[John Rolfe]] en la jaro [[1614]] komencis periodon de pli pacaj rilatoj inter la anglaj koloniistoj kaj la [[indianoj]] de la [[Paŭhatana konfederacio]]. En [[1618]] post la morto de [[Vahunsonakok]], pli konata kiel ĉefo Paŭhatano, ties duonfrato, [[Opekankano]] iĝis ĉefo de la Paŭhatanoj. Opekankano opiniis, ke pacaj rilatoj kun la koloniistoj ne eblis. Post la malgajno de la unua paŭhatana milito, li planis la detruon de la anglaj setlistoj. Printempe de la jaro [[1622]], post la murdo de sia konsilisto [[Nematanevo]] fare de anglo, Opekankano lanĉis kampanjon de surprisatakoj kontraŭ almenaŭ tridek unu apartaj anglaj setlejoj kaj plantejoj, la plej multaj ĉe la rivero James.
 
==Antaŭaverto==
[[Jamestown (Virginia)|Jamestown]], la u unua setlejo kaj ĉefurbo de la kolonio estis savita, pro indiana knabo nomita [[Chanco]], kiu devis murdi sian dungiton, Richard Pace, sed anstataŭe vekis lin nokte kaj avertis lin pri tuja atako. Richard Pace, kiu loĝis je la alia flanko de la rivero, unue sekurigis sian familion kaj poste remis tra la rivero al Jamestown por averti la aliajn loĝantojn. Rezulte iuj preparoj estis faritaj antaŭ la atako en Jamestown. Eksteraj setlejoj tamen ne ricevis antaŭaverton.
 
==Sekvoj==
13 554

redaktoj