Masakro de Jamestown: Malsamoj inter versioj

3 234 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
 
==Sekvoj==
La Paŭhatanoj finis la bataladon kaj atendis dum la sekvaj tagoj kaj monatoj post la atako, ŝajne opiniantaj, ke la koloniistoj akceptis la malsukceson kiel signalo, ke la paŭhatanoj estis potencaj kaj respektendaj kaj konfliktoj evitendaj. Tio tamen montriĝis grava eraro en la kompreno de la menso de anglaj koloniistoj.
Kiam la supervivantoj invitis Opekankano kaj aliajn ĉefojn al kunveno, ili atakis la indianojn. Opekankano sukcesis fuĝi. 22 jarojn poste li estis kaptita kaj mortpafita de gardisto en la malliberejo.
 
La printempaj atakoj detruis multaj de la kampoj kaj tiel iuj setlejoj estis tute forlasitaj. Ne nur en la kolonioj, sed ankaŭ en Anglio la atakoj havis la longdaŭran efikon fortigi la bildon de savaĝaj indianoj kaj detruis multon el tio, kion atingis dum la antaŭaj jaroj Pokahontas kaj aliaj.
Ĝis [[1630]] la anglaj setlejoj estis ree atakitaj.
 
===Lernejo por indianaj knaboj en Henricus===
En Henricus ekzistis bone planita lernejo por indianaj knaboj kaj mezgrada lernejo por filoj de koloniistoj. Kaj tia progreso kaj la nova urbo estis perditaj. Nur 70 jarojn poste denove estiĝis tia lernejo, kiam la planoj por la ''College of William and Mary'' estis sukcese prezentitaj al la monarkio en Anglio de la estro de ''Henrico Parish'', la religiulo [[James Blair]], kaj reĝa ĉarto estis eldonita. La nova lernejo estis kreita en [[1693]] en [[Middle Plantation]], kelkajn kilometrojn for de Jamestown. Kelkajn jarojn poste la ĉefurbo de la kolonio translokiĝis tien kaj la nomo estis ŝanĝita al [[Williamsburg (Virginia)|Williamsburg]].
 
===Venenigo de la indianoj===
La koloniistoj, kiuj supervivis la atakoj de la sankta vendredo ĉasis la tribojn kaj detruis iliajn kampojn dum la somero kaj aŭtuno de [[1622]] tiom sukcese, ke la ĉefo Opekankano decidis trakti kun ili. Pere de amikaj indianaj perantoj estiĝis fine paco inter la du partioj. Tamen, kelkaj el la loĝantoj de Jamestown sub la gvido de kapitano [[William Tucker]] kaj doktoro [[John Pott]], venenigis la indianan parton de la alkoholaĵo por la ceremonio. La veneno mortigis ĉirkaŭ ducent indianojn kaj aliaj kvindek estis mortigitaj mane. Ĉefo Opekankano sukcesis eskapi.
 
===Malvenko de la indianoj===
Virginio iĝis [[kronkolonio]] de Anglio du jarojn poste, en [[1624]]. Tia ŝanĝo signifis, ke la anglia krono havis rektan aŭtoritaton super la kolonio anstataŭ per la ''Virginia Company of London''. Tio signifis, ke favoritoj de la krono povis profiti de la kolonio kiel la virginia kompanio provintis tion. Kiel en la plej multaj kolonioj la koloniistoj estis ekspluatataj por la persona profito de kelkaj respondeculoj kaj la interesoj de la Paŭhatanoj estis eĉ malpli multe konsiderataj. Ekspansio en la landon de la indianoj kaj malrespekto de kontraktoj estis daŭre la kutima rilato.
 
En [[1644]] okazis la dua angla-paŭhatana milito, kiu mortigis ĉirkaŭ kvincent anglajn koloniistojn, kio reprezentis tiam nur 10 % el la loĝantaro kaj havis malpli grandan efikon al la kolonio. Tiam Opekankano, maljunega viro, estis transportita al la batalkampo surlite kaj kaptita. Malliberigita en Jamestown li estis murdita de gardisto, kiu devis gardi lin.
 
La morto de Opekankano indikis klare la komenciĝon de la malpligrandiĝo de la iam potenca [[paŭhatana konfederacio]], kies membroj devis aŭ forlasi la regionon, iom post iom miksiĝi kun la koloniistoj, aŭ vivi en unu el la malmultaj indianaj rezervejoj kreitaj en Virginio, kvankam eĉ tiuj estis invaditaj de blankuloj.
 
Nuntempe nur sep triboj de la originala Paŭhatan konfederacio estas agnoskitaj de la ''Commonwealth of Virginia''. La du rezervejoj estas tiuj de ''Pamunkey'' kaj ''Mattaponi'', ambaŭ situantaj inter la samnomaj riveroj.
 
==Referencoj==
13 554

redaktoj