Lázně Kynžvart: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Ismo (diskuto | kontribuoj)
e ligo al Klemens VON METTERNICH
Linio 3:
Koordinatoj: 50°00'N; 12°38'E
 
'''Kynžvart''' [KINĵvart] estas urbo kaj banloko, situanta 5 km de urbo [[Mariánské Lázně]], en [[distrikto]] [[Cheb]].
 
Ĝi estiĝis el vilaĝeto en subburgejo en la [[13-a jarcento]], ĝi situis en vojkruciĝo de vojoj, ekde mezepoko oni minis en la ĉirkaŭaĵo [[stano|stanon]]. Ekde la jaro [[1630]] ĝi estis posedaĵo de Metternich-anoj. En la [[19-a jarcento]] okazis en la urbo evoluo de banlokaj aferoj, per la fondo de la banloko la posedantoj volis konkurenci al [[Mariánské Lázně]]. Sed fontoj estis konataj jam ekde la [[16-a jarcento]]. En la jaro [[1862]] Kynžvart akiris statuton de banloka urbo. Da historiaj memorigaĵoj estas malmulte, plimulto estis neniigita dum pereiga incendio en la jaro [[1865]].
 
Devene gotika preĝejo de sankta Marketo en la supra parto de placo estis denove konstruita en la jaro [[1506]] kaj reguligita en [[1870]]. En la urbocentro konserviĝis kelke da [[empiro|empiraj]] burĝaj domoj. Post la jaro [[1862]] komencis kreski la banloka parto de la urbo. El tiu tempo estas objekto de Nova banloko ([[1862]]) kaj kelkaj grandareaj vilaoj konstruitaj en historiigantaj stiloj. La plej konata fonto, la fonto de Richard, tegmentita per pavilono, fontas meze de parko. Ekde la jaro [[1952]] la banloko servas sole al infanaj pacientoj, ĉi tie oni kuracas malsanojn de spirorganoj kaj haŭtmalsanojn.
 
Okcidente de la urbo, meze de la parko, staras signifa memorigaĵo – kastelo, neforgeseble kunigita kun familio de Meternich-anoj. Ĝi estis konstruita en loko de pli malnova konstruaĵo el la [[16-a jarcento]], sian hodiaŭan klasicisman aspekton ĝi ricevis en la jaroj [[1820]] – [[1833]]. [[Pietro NOBILE]] ellaboris la projekton por kanceliero Klement Václav Lothard Eusebius [[Klemens VON METTERNICH|Metternich]], la aŭtoro de [[Sankta aliancoAlianco]], kiu gvidis en la kastelo vicon da diplomataj traktadoj. Eĉ signifaj personecoj de kulturvivo ([[Johann Wolfgang VON GOETHE]] en [[1818]] kaj [[1822]]) vojaĝis ĉi tien al li. Metternich koncentris en la kastelo multe da artaĵoj, armiloj, [[porcelano]] kaj kuriozaĵoj. La objekto estis alirebligita en la jaro [[2000]] post longdaŭra renovigo. Eksterordinare valora estas ĉi tiea libroŝranko kun 24  000 volumenojvolumoj. En kabineto de la kuriozaĵoj estas eĉ [[Egiptio|egipta]] [[mumio]] malnova 3  500 jarojn.
 
La nature pejzaĝan parkon (300 ha) kun fiŝlagoj plenigas etaj konstruaĵoj (teejo, arbara kapelo, ĉina pavilono, monumento de du imperiestroj, kruco de princidino Pascallina ka.). Al la kastelo apartenis pluajpliaj konstruaĵoj (bierfarejo, forĝejo, kortego, muelejo).
 
Super la urbo (proksimume 1,5 km) ni trovostrovas ruinojn de burgo Kynžvart, fondita de reganto por ŝirmado de limoj ([[germana lingvo|germane]]: Königswart = Gardo de reganto) proksimume en la 1-a duono de la [[13-a jarcento]]. En la jaro [[1647]] la burgo forbrulisforbruliĝis dum sieĝado de svedoj, ekde tiu tempo ĝi estas en ruinoj.