Piramido de bezonoj laŭ Maslov: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: <div style="float:right;width:400px;padding-left:15px"> <center> {| width="35%" | bgcolor="#EEEEFF" align="center" | Memkompreniĝo |} {| width="50%" | bgcolor="#DDDDFF" align="center" |... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 12:41, 16 sep. 2008
Memkompreniĝo |
Socia estimo |
Sociaj rilatoj |
Sekureco |
Korpaj bezonoj |
La piramido de bezonoj laŭ Maslov (fakte: hierarkio de bezonoj) aŭ Maslova piramido baziĝas sur modelo pri la motivoj de homoj, publikigita en 1943 de la usona psikologo Abraham Maslow (originala titolo: A. H. Maslow, A Theory of Human Motivation, Psychological Review 50 (1943):370-96.).
La homaj bezonoj formas ŝtuparon, sur kiu ĉiu supra ŝtupo beziĝas sur la pli suba, kiu pli gravas. La homoj do provas, laŭ tiu modelo, kontentigi unue la bezonojn de la plej suba ŝtupo antaŭ ol la sekva ŝtupo iĝas nova kaj pli grava bezono. Pli forta bezono plialtigas la motivon kontentigi tiun.
Ekzemploj por la 5-ŝtupa piramido:
- Korpaj bezonoj pri la ekzistado: Libereco, spirado, varmeco, nutraĵoj, dormo, sano, spaco por loĝi, amoro.
- Sekureco: Rajto kaj ordo, protekto kontraŭ danĝeroj, laborloko, sekureco.
- Sociaj rilatoj: Familio, amikeco, partnereco, amo, proksimeco, komunikado.
- Socia estimo: Pli alta estimo per la socia stato, respekto, laŭdo, premioj, bonfarto, mono, influo, privataj kaj profesiaj sukcesoj, mensa kaj korpa forteco.
- Memkompreniĝo: Individueco, talentdisvolvado, perfekteco, spiriteco.