Toon Witkam: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: == Toon Witkam == Toon Witkam (1944) post studado ĉe la Teĥnika Universitato en Delft (Nederlando) eniris la softvar-industrion kiel programisto. Specialiĝinte pri perkomputila ling...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
 
== Toon Witkam ==
 
Toon Witkam (1944) post studado ĉe la Teĥnika Universitato en [[Delft]] ([[Nederlando]]) eniris la softvar-industrion kiel programisto. Specialiĝinte pri perkomputila lingvistiko, li en ĉ. [[1982]] esperantiĝis kaj iniciatis DLT (Distribuita Lingvo-Tradukado, esplorprojekton en kiu Esperanto rolis kiel interlingvo). Dum la [[1990-aj jaroj]] li konsilis la Eŭropan Komisionon pri aŭtomata tradukado, laboris kiel gast-esploristo en [[Japanio]] kaj estis partotempa profesoro pri [[informadiko]] (kogna ergonomio de homa-komputila interfaco) en Delft. Emeritiĝinte post 2001, li nun konstruadas Esperantan vortstatistikan kaj tekstanalizan softvaron. Li estas membro de GIL (Gesellschaft für InterLinguistik, [[Berlino]]) kaj estrarano de la [[Internacia Esperanto-Instituto]] ekde  [[2007]].
 
[[Kategorio:Esperantistoj]]