Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
La grafo Nikolao estis perfekte klera; jam en la dektrijara aĝo li profesie ludis pianon, violonon kaj violonĉelon, bone komprenis malfacilajn partiturojn kaj sukcesis direkti orkestron.
En [[1769]] la grafo komencis sian longan vojaĝon en Eŭropon. Li studis en prestiĝa Lejdena (Nederlando) universitato. Tiam li konatiĝis kun eminentaj muzikistoj - Hendel kaj Mozart.
Ĉar la grafo Nikolao infanece edukiĝis kaj amikis kune kun la rusa princo Paŭlo, do kiam tiu entroniĝis en [[1896]] li iĝis lia ĉefa favorito kaj superulo de la [[Rusia imperio | regno]]. Ekde [[1799]] li kromalie estis la ĉefo de imperiestraj teatroj kaj poste - la ĉefo de la Paĝia korpuso.
 
Nikolao Ŝeremetev estis elstara eksperto pri arkitekturo kaj konstruado. Dum du dekjaroj sub lia gvido oni konstruis majestajn palacojn en [[Ostankino]], Kuskovo, Markovo, Ŝamperto, Pavlovsko, Gatĉino kaj Fontannij domon en St.[[Peterburgo| St.Peterburgo]]. Li ankaŭ konstruis multajn templojn: preĝejon de Dipatrina Signo en moskva Novospasskij klostro, preĝejon de Triopo[[Sankta Triunuo]] en [[moskva]] Strannopriimnij domo, preĝejon honore de Dmitrio Rostova en urbo Rostovo Granda k.a.
 
Unu el plej ĉefaj agadosferoj de la grafo Ŝeremetev estis [[teatro]]. Tiam en [[Rusio]] funkciis ĉ.170 teatroj, inkluzive 53 en [[Moskvo]]. Li heredis de sia patro la trupon de servutaj geaktoroj, kiujn li aktive instruis helpe de eminentaj pedagogoj en [[Moskvo]], St.[[Peterburgo| St.Peterburgo]] kaj eĉ eksterlande.
Lia unua teatro ekfunkciis en la nova palaco en Kuskovo somere de [[1787]].
 
Sed plej rimarkinda estis lia trupo en alia submoskva bieno - [[Ostankino]], kiu komencis prezenti siajn spektaklojn julie [[1795]]. La palacon konstruis liaj servutuloj A.Mironov kaj P.Argunov laŭ projekto far Camporesi, Brenna kaj Starov. La [[teatro]] en [[Ostankino]] havis plej modernajn teknikajn instalojn de tiama epoko, kiuj aparte funkcias ĝis nun.
 
Plej bela kaj talenta en la trupo estis fraŭlino [[Praskovia Kovaljova]] (surscene oni kromnomis ŝin Ĵemĉugova - [Perla], pro tiamaj kutimoj). Nikolao Ŝeremetev enamiĝis al ŝi kaj neniel sukcesis malvarmigi sian pasion. Do, post iom da tempo okazis edziĝo kaj plue gravedeco de la novedzino. Bedaŭrinde la patrino ne vartis sian bebon, ĉar ŝi mortis baldaŭ post nasko. Tre ĉagreniĝinta edzo ordonis por bona memoro pri lia amata edzino konstrui grandiozan malsanulejon (t.n. Strannopriimnij domo) por malriĉuloj kaj mizeruloj laŭ projekto de lia amiko, [[itala]] arkitektoro Kvarengi {Quarenghi), kiu funkcias ĝis nun. Tiu-ĉi grandegabela impresa konstruaĵo situas en cenrto de [[Moskvo]] kaj estas parto de ampleksa medicina komplekso portanta nomon de profesoro Nikolao Sklifosovskij.
Siajn lastajn jarojn li travivis en [[Peterburgo| St.Peterburgo]]. La grafo Nikolao Ŝeremetev forpasis la [[1-an de januaro]] [[1809]].
 
Honore al li same nomiĝas larĝa strato Ŝeremetevskaja en la norda parto de [[Moskvo]], kiu kunligas la centron de la urbo kun la [[Ostankina bieno| palaco en Ostankino]].
[[Kategorio:Biografioj| ]]
[[en:Nikolai Sheremetev]]