UK 1905: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
 
La signifo de la kongreso konsistas en tio, ke [[Ludoviko Lazaro Zamenhof|Zamenhof]] instalis la unuan [[Lingva Komitato|Lingvan Komitaton]], la kongreso akceptis la [[Deklaracio pri Esperanto|Deklaracion pri Esperanto]] kaj la [[Fundamento|Fundamenton]] kaj oni decidis pri estonta kongreso. Ne estiĝis konsento pri internacia Esperanto-asocio.
 
== Fono kaj kronologio de la kongreso ==
[[Enciklopedio de Esperanto]] en 1933 priskribas la kongreson jene (mallongigoj malŝlositaj):
 
"[La] I-a UK [okazis] de la 7a ĝis 12-a de aŭgusto 1905, [kaj] ĉeestis 688 Esperantistoj el 20 landoj. - La unua internacia kunveno, kvazaŭ antaŭkongreso okazis [en 1904] en [[Calais]], kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉu diverslingvaj Esperantistoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en Bulonjo-ĉe-Maro. Dum la preparoj eksplodis la [[Rusa-japana_milito|milito]] inter [[Japanujo]] kaj [[Rusujo]] kaj estis danĝero kaj eĉ famo, ke Zamenhof ne povos partopreni. Feliĉe la kaŭzo de la famo estis nur ke lia pli juna frato devis militservi. Jam antaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandoj precipe en [la revuo] [[Lingvo_Internacia_(gazeto)|Lingvo Internacia]] (1904, p. 271.) en kiu partoprenis krom Zamenhof ankaŭ [[Auguste_Capé|Capé]], [[Bourlet]], [[Moch]]. Ankaŭ la fama [[Bulonja_Deklaracio|Deklaracio]] [pri la esenco de la Esperantismo], pli bone la projekto de ĝi, jam aperis en ''Lingvo Internacia'' en julio 1905. Jam antaŭ la kongreso en [[Parizo]] okazis internaciaj kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvespero en [la universitato] [[Sorbonne]] de gesinjoroj Zamenhof; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per Zamenhof por plej talentaj lernantoj en Parizo, internacia Esperanto-koncerto, solena akcepto de Zamenhof kaj de la kongresanoj en urba palaco. La ĉefa karaktero de la kongreso estis la persona interamikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo de diversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere "malantaŭ la kulisoj" Zamenhof kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de la Deklaracio ĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon. Plej gravaj okazintaĵoj: malferma kunsido en la urba teatro, la fama parolado de Zamenhof, unua publika parolado, je kies fino li deklamis la [[Preĝo_sub_la_verda_standardo|Preĝon sub la Verda Standardo]]; ludado de "Mensogo pro Amo" de [Eugène] Labiche. Proksiman tagon (dimanĉe) katolika diservo (meson faris abato [[Emile_Peltier|Peltier]]); naciaj preparaj kunvenoj; tagmeze ekskurso al [[Komunumoj_de_Pas-de-Calais|Wimereux]]; vespere koncertego; ludado de "Kontraŭvola edziĝo" de [[Molière]], la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj. Lunde: laborkunsido, akcepto de Deklaracio, festena kunveno por 300 Esperantistoj, fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj [[Friedrich_Schneeberger|Schneeberger]]). Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj. Pluraj kunsidoj pritraktis la allason de Esperanto por telegramoj, la internacian organizon la elekton en [[Lingva Komitato|Lingvan Komitaton]]. Okazis kritiko kaj klarigoj de Zamenhof pri prononcado, en kiu partoprenis multaj Esperantistoj. [[Edmond_Privat|Privat]] parolis pri propagando inter junularo kaj Boirac, la prezidinto, klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki Esperanton en la programon de lernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo [apud] [[Dover]], proksiman tagon solena fermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de la [[Esperanto-flago|Esperanta standardo]].
 
==Teatraĵoj prezentitaj==