Esperanta literaturo: Malsamoj inter versioj

e
("filmscenariisto"->"filmscenaristo")
La unuaj provoj de originala verkado estis tiuj de Z mem, kiu en sia [[Unua Libro]] ([[1887]]) publikigis siajn poemojn ''[[Mia penso]]'' kaj ''[[Ho, mia kor']]!'', el kiuj la unua estas gemo de nia poezio. En la fruaj numeroj de ''La [[Esperantisto|E-isto]]'' presiĝis originalaĵoj de [[Ludwig Emil Meier]], [[Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko]], Grohn, Fez ([[Feliks Zamenhof]]), kaj [[Martin Goldberg]]. En [[1896]] aperis la unua aparte presita poemo: ''[[Nevola Mortiginto]]'' de [[Vasilij Devjatnin]]. En la serio Biblioteko de la LI sekvis la prozaj verkoj ''[[Kraljeviĉ Marko]]'' ([[M. Abesgus]]), ''[[El la Vivo de la E-istoj]]'' ([[V. Stankeviĉ]]), ''[[En la Brikejo]]'' ([[Józef Waśniewski]]), kaj ''[[Du Mirrakontoj]]'' ([[Otto W. Zeidlitz]]). ''La Fundamenta Krestomatio'' unue eldonita en [[1903]], enhavis krom originalaj poemoj de Z, ankaŭ verkojn de aliaj E-istoj; la materialo grandaparte jam aperis dise en la kajeroj de ''La E-isto'' kaj ĝia anstataŭinto Lingvo Internacia.
 
La [[1-a UK 1905|Kongreso en Bulonjo]] ([[1905]]) antaŭis grandan progreson en la literaturo originala; aperis ''[[Du Rakontoj]]'' (Rothau), ''[[Urso - En Montoj]]'' ([[Henri Sentis]]); ''[[Sep Rakontoj]]'' ([[Ivan Malfeliĉulo]]), kaj la poemaroj ''[[Versaĵareto]]'' (A.Dombrowski), ''[[Verdaj Fajreroj]]'' ([[Roman Frenkel]]). Al franca kuracisto, d-ro [[Henri Vallienne]], ni ŝuldas la unuan originalan E-an romanon, ''[[Kastelo de Prelongo]]'' ([[1907]]); ĝi temas pri la rilatoj inter la membroj de franca nobela familio kaj ĝiaj servistoj. En la sekvanta jaro Vallienne, kiu devis forlasi sian profesian karieron pro malbona sanstato, aperigis duan romanon ''[[Ĉu Lili?]]'' en kiu li okupiĝis pri la tortureco de identeco kaj kontrasta adulteco. Ambaŭ romanoj estas gravegaj por la esperanta karaktero de la literaturo. Lingvan neperfektecon de Vallienne oni devas ne tro atenti, ĉar memorendas, ke li estis pionira verkisto en periodo, kiam la ĝenerala lingva nivelo estis ankoraŭ malalta.
[[Dosiero:Privat.jpg|250px|thumb|left|Edmondo Privat]]
Al la kresko de la antaŭmilita poezio kontribuis precipe [[Poloj]] [[Wiktor Elski]] kaj [[Eska]] (''[[Unuaj Agordoj]]'' - [[1910]]), [[Ĉeĥoj|ĉeĥo]] [[Stanislav Schulhof]] (''[[Per Espero al Despero]]'', ''[[Kion la Vivo Alportis]]'' - [[1911]]; ''[[Aŭtunaj Floroj]]'' - [[1912]]), [[Svisoj|sviso]] [[Edmond Privat]] (''[[Tra l' Silento]]'' - [[1912]]), polo [[Juljusz Kriss]] (''[[Melodioj de l' Nokto]]'' - [[1914]]) kaj [[Charles Bicknell]], [[Angloj|anglo]] loĝinta longe en [[Italujo]], kiu kontribuadis poemojn al pluraj gazetoj. Tiuj ĉi poetoj ofte montris sin alte inspintaj, sed la teknikaj mankoj de iliaj verkoj kelkfoje iom deprenas de ilia poezia efiko.
Aliaj debutantaj poetoj de la postmilitaj jaroj estis: [[Julio Mangada Rosenörn]] (''Versaĵaro'' - [[1922]]), [[Jaume Grau Casas]] (''[[Amaj Poemoj]]'' - [[1924]]; ''[[Novaj Amaj Poemoj]]'' - [[1927]]), Olŝvanger (''[[Eterna Sopiro]]''- [[1925]]), [[Teodor Jung]] (''[[La Alta Kanto de la Amo]]'' - [[1927]]), [[Jan van Schoor]] (''[[Amo kaj Poezio]]'' - [[1928]]), [[Nikolao Hohlov]] (''[[La Tajdo]]'' - [[1928]]). El ĉi tiuj verkoj elstaras tiu de Hohlov, poste forlasinta la originalan lirikon por helpi al la progresigo de la revolucia literaturo; ''La Tajdo'' rajtas lokon sur la sama breto kun ''Streĉita Kordo'' kaj ''Preter la Vivo''. La poezion de Hohlov oni povas plej trafe nomi rava; oni sentas ke la poeto same estras materialon kaj esprimteknikon.
 
En la epoko de postmilita reorientiĝo ankaŭ la proza literaturo akiris novajn trezorojn. Luyken, verkinta jam antaŭmilite, nun laboris sur pli alta nivelo, por produkti la romanojn ''[[Stranga Heredaĵo]]'' kaj ''[[Pro Iŝtar]]''. El la plumo de la senlaca [[Nederlandoj|nederlandano]] [[Hendrik Bulthuis]] fluis la trankviletosaj verkoj ''[[Idoj de Orfeo]]'', ''[[Jozef kaj la edzino de Potifar]]'', kaj ''[[La Vila Mano]]''. [[Jean Forge]], pola filmscenaristo, aperigis ''[[Abismoj]]'' kaj ''[[Saltego trans jarmiloj]]'' pliriĉigante tiumaniere la distran literaturon laŭ la ekzemplo establita en [[1920]] de Argus ([[Ellersiek|F. Ellersiek]]) per la kriminalromano ''[[Pro Kio?]]''. Post senfrukta periodo de ok jaroj Forge eldonis trian verkon ''[[MisterMr. Tot Aĉetasaĉetas Milmil Okulojnokulojn]]''.
[[Dosiero:Schwartz.jpg|thumb|right|250px|Raymond Schwartz]]
La poemaro ''[[Verdkata Testamento]]'' ([[1926]]) de [[Raymond Schwartz]], por la unua fojo kontentige reprezentis en la literaturo de E tiun tipe francan spritecon, kiu baziĝas sur la epikura filozofio kaj la trankvilanima akcepto de la homoj tiaj, kiaj ili estas. La fakto, ke la verkoj de Schwartz ofendas multajn personojn, kiuj ne partoprenas tiun filozofion neniom povas depreni de la majstreco de la verkisto en tiu fako, kiun li elektis sia. Lia genio ne limiĝas al la elekto de temoj kaj situacioj, sed trovas respeguligon ankaŭ en la brila maniero, laŭ kiu Schwartz servigas al si lingvan ilon tute ne intencitan funkcii kiel komunikilo por spritaj sentencoj kaj verdiktoj, por vortludoj kaj malicaj parodioj. Trafinte per sia unua verko sukcesan vejnon, li eldonis en [[1928]] samhumoran novelaron ''[[Prozo Ridetanta]]'' kaj en ''[[1932]]'' sian duan poemaron ''[[La Stranga Butiko]]'', "honore al la granda krizo". En ĉiuj tri verkoj Schwartz dediĉis grandan parton por priridi la E-istojn kaj iliajn instituciojn; oni ne povas dubi, ke tio estas por la mensa saneco de la popolo bona afero, precipe se oni partoprenas la opinion de [[Gilbert Keith Chesterton]], ke "kelkaj aferoj en la vivo estas tiel gravaj, ke oni ne rilatu serioze al ili". Rimarkinda trajto ĉe Schwartz estas lia kapablo krei per kelkaj plumstrekoj tute kompletan kaj koncepteblan bildon pri sceno al li familiara; tiu trajto videblas altgrade en lia romano ''[[Anni kaj Montmartre]]''.
1 366

redaktoj