Klezmero: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e poluretoj
Linio 1:
Klezmero (el la jida כּלי־זמיר, klej = instrumento kaj+ zemer = kanto; etimologie devenas de la hebreaj vortoj k'li zemer כלי זמר, “muzik-ilo”) estas muzika tradicio kiu fontas el Aŝkenaza kaj Ĥasida juda kulturo. ProksimumeĈirkaŭ en la 15-a jarcento naskiĝis juda nereligia muzika tradicio disvolvata de muzikistoj, kiujn oni nomis ''klejzmorim'' or ''klejzmurim''. Ili konstruis la muzikstilon sur pia religia tradicio naskita jam en la Biblia tempo, kaj latiu muzika heredaĵo plu evoluas nuntempe. La klezmera repertuaro konsistas plejparte el dancokantoj por geedziĝaj kaj aliaj festoj. Ĉar la muziko havas radikojn en orient-eŭropa (Aŝkenaza) judismo, ĝiaj kantonomoj, poezio kaj terminologioterminoj tipe estas jidalingvaj.
 
Origine, la vorto ''klezmer'' (multenombro: ''klezmorim'') estis uzata pri la muzikiloj, sed ĝi poste evoluis por signifi ankaŭ la muzikistojn. Ĉirkaŭ la mezo de la 20-a jarcento ĝi estis unuafoje uzata kiel nomo de tuta kategorio (ĝenro) de muziko. Komence de la jarcento, en libroj kaj sur diskoj, la stilo estis nomata simple ''jida muziko''. Alia nomo iam uzata estas ''Frejleĥ''- aŭ ''Frejlaĥ''-muziko (el la jida ''frejleĥ'' = feliĉa, gaja).