Registro (orgeno): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: et:Oreli registrid
Linio 6:
Ĉe la plej multaj orgenoj la orgenisto manipulas la registrojn, eltirante ''registrotirilojn'' ĉe la [[Ludotablo (orgeno)|ludotablo]] por la elŝaltado kaj maltirante ilin por la forŝaltado; pro tio ankaŭ la nocioj „tiri“ kaj „maltiri“ por la en- kaj elŝaltado de registroj. Krome ekzistas ankaŭ leviloj horizontale aŭ vertikale forŝovendaj, baskuloj, lamenoj aŭ premklavoj. La registroj estas mastrumataj aŭ mekanike (per registrotiriloj) aŭ pneŭmatike resp. elektre (prembutonoj, baskuloj ktp., foje ankaŭ je tiuj ĉi per tiriloj).
 
Laŭprincipe ĉiu registro estas unuope tirebla, tametamen ne ĉiu registro taŭgas por esti ludata sole (ekz. la [[Alikvotregistro|alikvotoj]]). Por krei akcepteblan sonaron, orgenisto devas atenti kelkajn regulojn ĉe la [[Registrado (muziko)|registrado]]. La sonkoloroj, kiujn enhavas orgeno, ekestas el la kunmetaĵo de registroj. La registroj do formas esencan parton de la [[dispozicio]] de la instrumento. Tiun la orgenkonstruisto interakordas kun la komisianto, por adapti la orgenon al la uzado kaj akustiko de la respektiva ejo.
 
Depende de la karaktero de muzikaĵo, loka akustiko, kunteksto de la respektiva aranĝo, aŭskultantoj kaj eblecoj de la instrumento la orgenisto decidas la registraĵon. La orgenisto registras la orgenon aŭ mem aŭ, precipe je pecoj, kiuj postulas oftajn registroŝanĝojn, lasas sin subteni de „registranto“. Tiu ĉi do je la antaŭvidataj momentoj tiras aŭ maltiras la registrojn. Je modernaj orgenoj oni povas antaŭkonservi sennombrajn [[Kombiniloj (orgeno)|kombinaĵojn]]. Per ununura premo sur klavobutono (kaj / aŭ pedalo) oni tiam povas transŝalti inter la diversaj registraĵoj.
 
Aldone al la veraj registroj ekzistas t.n. ''[[Registro (orgeno)#Krom- kaj efektregistoj|kromregistroj]]'', kiuj ja estas enŝaltitaj per registrotiriloj, sed ne havas propran fajfilvicon.