Registro (orgeno): Malsamoj inter versioj

4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
== Ripetado ==
 
''Ripetaj'' registroj derompiĝas pro instrumentkonstruaj (fajfiloj estus tro malgrandaj por prilaborado) kaj sonaj kialoj (atingado de la aŭdlimo) je certa tonalto kaj reekas denove kun pli malalte situanta tono. Se en plurvoĉaj registroj la voĉoj saltas en la pli malaltan [[oktavo]]n, oni diras ''oktavripetado'', se ŝanĝas kvinto- kaj oktavoĥoroj, oni nomas tion ''kvartkvinta ripetado'' aŭ ankaŭ ''milda ripetado''. La nombro de ripetadoj dependas de la ampleksoj de la ĥoroj kaj de la dezirata sonefiko de la tutoregistro. Speciala arto de la orgenkonstruo estas, aranĝi la eksonadon de la pli malaltaj ĥoroj nerimarkeblannerimarkeble. Je sonkronoj ofte ekas pli malalte poziciita ĥoro, sen ke la plej alta ĥoro rompiĝas. Tiam la ĥornombro kreskas supren laŭlonge de la klavaro. Tion oni markas ekz. kiel ''miksturo 1<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′ 4–6-obla ''. Ekde la [[20-a jarcento]] oni ankaŭ konstruas ripetajn larĝĥorajn [[alikvotregistro|alikvotojn]].
 
La oktavripetado troviĝas foje ĉe unuopaj voĉoj (1<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′ kaj pli alte), se tiuj en la plej alta pozicio transpasus fiksitan tonlimon. Tiu ĉi konstrumaniero estas tipa por italaj barokorgenoj, en kiuj la altaj alikvotvicoj ripetas, se ili atingas c<sup>5</sup> bzw. <sup>1</sup>/<sub>8</sub>′-longecon.
La ''cimbalo 1-obla'' tamen kutime estas realigata en kvarkvintakvart-kvinta ripetado.
 
Kaj unuopaj kaj ankaŭ miksitaj voĉoj foje komencas en la plej malalta pozicio (plej malalta kvarto, kvinto aŭ oktavo) oktavon pli altan kaj nur tiam saltas en sian veran futpozicion. Tiun ĉi specon de oktavripetado oni ankaŭ nomas ''reduktado'', kaj ili troviĝas relative ofte je la [[Registro (orgeno)#Miksitaj voĉoj|seskvialtero]].
Sennoma uzanto