Registro (orgeno): Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 11 jaroj
La mezuro de ''seskvialtero'' plejofte estas principaleca, pli larĝaj mezuraj tamen ankaŭ ekzistas. Oni konstruas ĝin plejparte kiel seskvialtero 2-obla el [[kvinto]] kaj [[tercio]] (2<sup>2</sup>/<sub>3</sub>′ + 1<sup>3</sup>/<sub>5</sub>′). La seskvialtero ofte ripetiĝas en la granda oktavo je 1<sup>1</sup>/<sub>3</sub>′ + <sup>4</sup>/<sub>5</sub>′. Precipe en malgrandaj orgenoj la registro ofte nur ekzistas kiel duona registro por la diskantduono de la manualo.
 
La nomo ne devenas, kiel foje asertatas erare, de la [[sektsoseksto|sekstintervalo]] inter ambaŭ ĥoroj, sed de la latina vorto por „unu kaj duono“ (sesquialter, -altera, -alterum) kaj do komence ĝi signifis nur la kvinton (la kordlongoproporcion 3:2 sur la [[unukordo]]) kaj ne la tercion (5:4), kiu nomus seskvikvarto, nomo tamen tute neuzata. Jen tekstas en la muzikteorio de [[Boethius]], ĉefa por la mezepoko, en libro 1, ĉapitro 4:
 
:''„Secundum vero inaequalitatis genus est quod appellatur superparticulare, id est cum major numerus minorem numerum habet in se totum, et unam ejus aliquam partem, eamque vel dimidiam, ut tres duorum, et vocatur sesquialtera proportio, vel tertiam, ut quatuor ad tres, et vocatur sesquitertia.“''
Sennoma uzanto