Historiema koncertado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 8:
La ne eksuziĝintaj instrumentoj estis konstrue pluevoluitaj dum la paso de la tempo. Ekzemple la [[baroka violono]] havis aliajn mezurojn ol la moderna violono. Ĝiaj [[kordo]]j konsistis kutime el bestintesto anstataŭ el metalo aŭ plasto. Ili estis ludataj per [[arĉo]], kiu alie ol hodiaŭaj arĉoj estis streĉita ĝis [[konveksa]] anstataŭ [[konkava]], kio efikas entute sur la necesa ludmaniero kaj per tio ankaŭ sur la sono.
 
Alia ekzemplo estas la [[Korno (Muzikinstrumentomuzikinstrumento)|korno]], kiu antaŭ ĉ. 1840 ne havis [[valvo]]jn kaj pro tio nur disponis pri limigitaj eblecoj, estigi [[Kromata gamo|kromatajn tonvicojn]]. La diferenca konstrumaniero samkiel la apartaj ludoteknikoj de la naturkorno kaŭzas siaflanke apartan sonon, kiu diferenciĝas de tiu de moderna valvokorno.
 
Jam antaŭ la elekto de la instrumentaro ekestas do la demando, ĝis kiu grado oni devus aŭ povus uzi originalajn instrumentojn resp. iliajn kopiojn, aŭ ĉu alproksimiĝo al supozate historia sonidealo ankaŭ eblas sur modernaj instrumentoj.