Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 463:
:Saluton, Mirek, mi dankas al vi, ke vi interesiĝis pri la afero eĉ kun la aliaj homoj, kiuj videble samopinias kiel mi. Mi ĉi tie korektis ĉiujn ligilojn, kiuj estis el ''Karola universitato''. Rilate al literaturo, kie aperas tia formo al la universitato, mi ne scias, sed leginte, ke vi redaktas Starton, certe iel povus helpi ia artikoleto en tiu ĉi magazeno, kiu dirus, ke tia ĉi formo al Karola universitato estas el vidpunkto de gramatiko de Esperanto malĝusta kaj ĝi estas tial evitenda. Same estus konvene mencii ĉiujn formojn de ''Karola'' - ponto, strato, placo ktp. Sed mi ne volas konsili al vi, vi certe scias, kion fari tiurilate. [[Vikipediisto:Kerio|Kerio]] 18:37, 25. Sep 2008 (UTC)
::@Kerio, ĉu vi havas fonton, kie estas skribita, ke formo de la tipo Karola estas malĝusta? Por mi kiel germano estas malgranda diferenco inter Karola universitato kaj Universitato de Karolo: Universitato de Karolo povas signifi "universitato, kiu apartenas al Karolo". Sed Karolo la Granda ja nur fondis la universitaton, ĝi havas nur lian nomon. En la rusa estas maniero kun la vorto ''imeni'' "kun nomo". Sed, tio ne estas kutima formo en Esperanto. do bonvolu citi fonton, kie estas skribite, ke la adjektiva formo estas malĝusta. Salutojn, --[[Vikipediisto:Michawiki|Michawiki]] 22:02, 25. Sep 2008 (UTC)
::@ Saluton Michawiki, rimarkinte, ke vi demandis ĉi tie pri la sama afero, nome pri la ĝusteco de esprimo ''Karola'', mi respondas: memkompreneble, ke mi havas fonton. Tio estas '''[[gramatiko de Esperanto]]'''. Eblas nomi la universitaton '''Praga universitato''', eblas nomi la pontojn pragaj, ĉar de la vorto Prago eblas krei adjektivon ''praga'', sed laŭ la gramatiko tute ne eblas krei posesivojn de la propraj personaj nomoj en formo Karola, Miroslava, Michawika, se mi prunteprenus nomojn de kelkaj aliaj vikipediistoj (mi petas pardonon por la pruntepreno de ilia nomo), do ekz. Yekratsa, Tlustulima, Arna, Lagranga, Zeteya ktp. - ĉiam de Yekrats, de Tlustulimu, de Arno, de Lagrange, de Zetey ktp., tio aspektus tre strange. Vi pravas, ke Karolo la 4-a fondis la universitaton kaj tiu portas nomon laŭ li, tio signifas, ke ĝi estas de li. Tio estas simple ĉio. Aliaj ekzemploj estas skribitaj supre en tiu ĉi sekcio - ''Miroslava artikolo'' estas ĝuste '''artikolo de Miroslav'''. Aŭ ĉu mi eraras? Ĉu estas ĝusta la formo ''Venis Michawika letero''. Ĉiam estos ĝuste '''Venis letero de Michawiki'''. Salutas [[Vikipediisto:Kerio|Kerio]] 06:56, 26. Sep 2008 (UTC)