Osetoj: Malsamoj inter versioj

695 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
pri religio
e (roboto aldono de: et:Osseedid)
(pri religio)
[[Dosiero:Osetino komXXjc.jpg|thumb|200px|Osetino en tradiciaj vestoj. Komenco de la 20a jc.]]
'''Osetoj''' estas [[etno]], loĝanta en [[Rusio]], [[Kartvelio]], [[Turkio]] kaj neagnoskitaparte agnoskita ŝtateca teritorio [[Sud-Osetio]].
 
Totala kvanto — ĉ. 600 mil. En [[Rusio]] — 475 mil ([[2002]]), inter ili en [[Nord-Osetio]] 409 mil.
Osetoj estas konsiderataj prafiloj de la fama antikva popolo [[scitoj]], nomadoj, kiuj postlasis siajn spurojn en grandega tereno de [[Danubo]] ĝis orienta [[Kazaĥujo]]. Scita gento de [[alanoj]] kreis en ĉemontara [[plataĵo]] de [[Norda Kaŭkazio]] fortan ŝtaton, kiun mencias multaj tiamaj aŭtoroj. Veno de la [[mongoloj|mongolaj]] trupoj al tiu ĉi lando kaj postaj invadoj de Timur kaŭzis ruiniĝon de [[Alanio]], la restinta loĝantaro kaŝis sin en la montaro de la centra [[Kaŭkazio]], miksiĝinte kun la indiĝenoj. Laŭ la plej populara teorio tiel, per miksiĝo de lokaj montaraj gentoj kaj alana superstrato aperis etno de osetoj. Tiel oni klarigas la strangan fakton, ke meze de Kaŭkazio ekzistas popolo, parolanta en la lingvo de la orienta irana lingvogrupo.
 
En [[1784]] Osetio libervole eniris la Rusan Imperion. Pli frue grupo de estimataj inter la popolo deputitoj venis al [[Peterburgo]] por peti de carino [[Jekaterina la Granda]] defendon de la multaj malamikoj de la montara landeto, kiu okupis tiam ne pli ol duonon de la moderna teritorio. Aliĝo al Rusio malgraŭ multaj malfacilaj sekvoj havis ĝenerale pozitivan efikon. Osetoj, ne plu sub premo de [[kabardoj|kabardaj]] feŭduloj povis fondi vilaĝojn en la tereno konata nun kiel [[Oseta Dekliva Plataĵo]]. Kun daŭro de la tempo la tuta montara loĝantaro fakte translokiĝis al la plataĵo, kie klimataj kondiĉoj kaj fekundeco de la grundo estis multe pli favoraj. Nur dum la 19a19-a jc la oseta etno kreskis dekoble, de ĉ. 30 mil komence de la jarcento ĝis ĉ. 300 mil sojle de la 20a20-a.
 
== Religio ==
Laŭ rezultoj de opinisondo, kiun publikigis T. T. Kambolov<ref>[http://ironau.ru/kambolovtt.html Камболов Т.Т. Языковая ситуация и языковая политика в Северной Осетии: история, современность, перспективы: Монография] — Владикавказ: Издательство СОГУ, 2007. Ĉapitro 4</ref>, 24% de osetoj sentas sin [[Ortodoksismo|ortodoksuloj]], 8,5% — [[Islamo|islamanoj]], 59,7% praktikas tradician osetan religion (kun spuroj de iama kristaneco). Ankoraŭ 4,8% praktikas la lokan religion samtempe kun unu el la mondaj.
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Reĝo Arturo]]
Pri la oseta kulturo kaj historio:
{{el}} http://aors.narod.ru/ (ru)
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
 
[[Kategorio:Rusio]]
6 096

redaktoj