Reĝo Edipo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
Post Sofoklo multaj aliaj aŭtoroj priverkis la legendon, tiel ke [[Edipo]] apartenas al la plej elstaraj figuroj de la mondliteraturo.
La dramo de Sofoklo estas praformo de analiza dramo, en kies trapaso malkaŝiĝas eventoj, kiuj okazis antaŭ ĝia komenco.
 
== Enhavo ==
La popolo de [[Tebo]] alvokas sian reĝon Edipon por helpo, ĉar la urbo estas trafata de severa pesto. De la oraklo Edipo ekscias, ke nepunita misfaro estas la kaŭzo de la plago: Reĝo [[Lajo]], lia antŭulo, estis murdita. Nur ekziliigo aŭ punmortigo de la kulpulo povas savi la urbon de la pesto.
 
 
Tuj Edipo komencas serĉi la murdiston. Iom post iom li malkovras la kruelan veron: Li mem estas infano de Lajo. Ĉar post lia naskiĝo la oraklo antaŭdiris, ke li murdos sian patron kaj edziĝos kun sia patrino, Lajo estis ordoninta paŝtiston moritgi la infanon. Sed la paŝtisto pro kompato savis la junan Edipon kaj transdonis lin al la reĝo de Korinto. Kiel junulo, Edipo pridemandis la oraklon pri sia destino, kaj ricevis la saman informon kiel antaŭe Lajo: Li murdos sian patron kaj edziĝos kun sia patrino. Por eviti tion, li forlasis Korinton, ĉar li opiniis, ke la reĝo kaj reĝino de Korinto estas liaj gepatroj. Dum lia migrado, li ekkverelis kun nekonato, kiu baris al li la vojon. Koleriĝinte, Edipo mortigis la fremdulon, ne sciante, ke tiu estis lia vera patro, nome Lajo. Sur lia plua vojo li atingis Tebon, savis la urbon de la Sfinkso, do ke la loĝantoj faris lin reĝo, kaj la reĝino, [[Jokasta]], iĝis lia edzino.
 
 
Ekkoninte ĉi ĉiun, la reĝino Jokasta sin pendigas. Edipo blindigas sin kaj petas sian bofraton, [[Kreonon]], lin elpeli de Tebo.
 
== Tradukoj ==