Reĝo Edipo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
 
Ekkoninte ĉi ĉiun, la reĝino Jokasta sin pendigas. Edipo blindigas sin kaj petas sian bofraton, [[Kreonon]], lin elpeli de Tebo.
 
== Strukturo ==
Ĉar ĉiuj gravaj eventoj okazis antaŭ la komenco de la dramo kaj estas bone konataj de la spektantaro, la atento koncentriĝas je la proceso de ilia malkaŝigo. Tio ebligas kvazau de-eksteran rigardon al la temaro de la dramo: La rilato inter peko kaj puno, destino kaj respondeco, ekkono kaj blindigo. Ironie Edipo, kiu tiom sukcese solvis la enigmojn de la Sfinkso, devas perdiĝi, kiam li solvas la enigmon de lia propra vivo.
 
== Literaturhistoria signifo ==
[[Aristotelo]] en sia Poetiko nomas Reĝo Edipo la idealan modelon de tragedio.
 
Post Sofoklo multaj aliaj verkistoj prilaboris la legendon de Edipo, inter ili [[Pierre Corneille]] (1659), [[Voltaire]] (1718), [[Friedrich Hölderlin]] (1804), [[Hugo von Hofmannsthal]] (1905), [[Jean Cocteau]] (1934), [[André Gide]] (1931).
 
Komedian varianton de la sama intrigo verkis la germana [[Heinrich von Kleist]] sub la titolo 'La rompita kruĉo' (1852).
 
== Tradukoj ==