Ludotablo (orgeno): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Je mekanikaj orgenoj la ludotablo estas konstruata tuj apud la orgenon (ofte ankaŭ kiel ŝlosebla „ludoŝranko“ en la malsupra muro de la [[orgenfasado]]), por teni la ludopezon kaj la difektiĝemon de la orgeno kiel eble plej malgranda. Sekve malfavore la [[orgenisto]] plej ofte ludas kun la dorso al la publiko; tiukaze oni nomas tion ''frontluda'' kaj ''flankluda''. Tiu lasta okazas prefere ĉe pli malgrandaj, unumanualaj orgenoj kun malmulte da spaco. Nur ekde la enkonduko de la pneŭmatika ludotraktilaro en la 19-a jarcento oni konstruis libere poziciitajn ludotablojn kun vido en la spacon. Je la uzado de elektronika, elektra aŭ elektro-pneŭmatika traktilaro eblas eĉ ''ruleblaj ludotabloj'', kiujn oni povas flekseble pozicii laŭbezone en la preĝejo aŭ koncertejo. Grandaj orgenoj ja ankaŭ povas havi du identajn ludotablojn (mekanika tuj ĉe la instrumento, kaj elektrika en la preĝejo), kiujn oni uzas laŭokaze resp.laŭcele (diservo aŭ koncerto). En preĝejoj kun pluraj orgenoj kelkfoje ekzistas ''ĉefludotablo'', ekde kiu ĉiuj orgenoj estas centrale ludeblaj.
 
Ĉe la ludotablo povas esti muntitaj aliaj aparatoj, kiuj ne rekte servas al la orgenludado. Ekz. multaj orgenoj estas ekipitaj per retrospeguloj aŭ videokameraoj, por ebligi al la orgenisto la vidkontakton kun liturgia okazantaĵo. Lampetoj kaj ŝaltiloj aŭ pli malofte telefonoj faciligsfaciligas la komunikadon kun aliaj grave rulantoj dum la diservo. En katolikaj preĝejoj krome ĉe la ludotablo otroviĝastroviĝas ofte aparato por mastrumi la kantnumero-indikilojn.
 
== Galerio ==