Mark Starr: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"psiĥologiaj"->"psikologiaj" "alcepti"->"akcepti"
Linio 13:
Iuj riproĉis lin, ke li vane foruzas sian energion, ĉar la laboristoj nur devas okupiĝi pri la momentaj urĝaĵoj, kaj spronite de ĉi tiuj kritikoj, li argumentis pri la neceso provizi la laboristaron per nova historia bildo, kiu rompos la miton pri la eterneco de la ekspluatado. Li samtempe ekdefendis la neceson kontraŭbatali historiajn bildojn, kiuj prezentas la sociajn antaŭenirojn kiel realiĝaĵojn ŝuldataj al "grandaj homoj" aŭ superaj rasoj, aŭ, pli malfrue, al pure psikologiaj klarigoj pri homa konduto.
 
===MilitrifuzantoMilitmalakceptanto===
 
Lia edukista kaj verkista laboro estis ĉesigita dum la somero de 1918, kiam li estis vokita al militservo. Li unue provis eviti armeiĝon, kaj kiam kaptita, li rifuzis la servon kaj estis sendita al milita kortumo. Li klare diris dum sia proceso ke lia rifuzo batali ŝuldiĝas ne al religiaj skrupuloj, sed al politikaj konvinkoj. Li defendis sin per prelego pri la imperiisma eco de la milito kaj per la aserto, ke li preferas enmeti novajn ideojn en kapoj anstataŭ faligi ilin. Responde al tio, li estis enkarcerigita en Wormwood Scrubs. Tie, li ricevis de unu el siaj fratinoj version de la Nova Testamento en Esperanto, kaj ekinteresiĝis pri la internacia lingvo. Sekve al klopodoj de lia patro ĉe sia parlamenta deputito, li estis translokita al farmo en Northumberland, kie li kontaktiĝis kun aktivuloj el la Pleba Ligo (Plebs League), i.a. Will Lather kaj Ebby Edwards.