Enhavo forigita Enhavo aldonita
Karla-Venceslaa
Linio 469:
 
Jes, vi pravas, tamen la diferenco estas malgranda. "Karlovo náměstí" ne apartenas al Karolo pli ol "Václavské náměstí" al Venceslao. Eĉ male, Venceslaa placo havas statuon de Venceslao, Karol-placo la statuon ne havas. Estas nur afero de kutimoj kaj mi jam statistike montris, ke "Karola" aperas sufiĉe ofte. Tamen mi konsentas, ke la ĉefa artikolo estu "Universitato de Karolo". Mirek
 
:::Kerio, vi citis la [Gramatiko de Esperanto|la Fundamenton]] kiel referencon pri tio, ke la adjektiva formo ne estas ĝusta. Sed tie mi nenie trovis tian eldiron, mi ankaŭ dubas, ke tia strikta regulo ekzistas. Por mi ambaŭ formoj estas eblaj, la adjektiva certe ne ĉiam estas taŭga, se la vortradiko de propra nomo estas tro fremda al Esperanto kaj tial la formo ne sonas bone laŭ stilo. Miaopinie la formo '''kun''' ''de'' havas la malavantaĝon, ke ĝi povas havi diversajn signifonuancojn. Por mi estas, por preni viajn ekzemplojn, diferenco inter ''Venis Michawikia letero'' kaj ''Venis letero de Michawiki''. En la unua frazo oni esprimas, ke Michawiki estas posedanto de la letero. Sed, Michawiki povas esti ĉi tie kaj sendinto kaj ricevinto de la letero. En la frazo ne estas iu eldiro, kiu sendis aŭ ricevis la leteron. En la dua frazo simila problemo, la formo ankoraŭ estas dusenca (Michawiki povas esti posedanto de la letero aŭ nur la sendinto, ambaŭ ne bezonas esti identaj.) Aliflanke adjektiva formo ne ĉiam esprimas posedan rilaton, sed ofte nur atributon al substantivo. Do, en ''Karola'' ponto aŭ ''Venceslaa placo'' ne estas esprimata poseda rilato, sed nur, ke la ponto resp. placo havas la econ "nomo Karolo" resp. "nomo Venceslao". Korajn salutojn, --[[Vikipediisto:Michawiki|Michawiki]] 20:42, 30. Sep 2008 (UTC)