Berehove: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Berehove''' [[ukraine]] '''Берегове''' [[ruse]] '''Береговo (Beregovo),''' [[hungare]] '''Beregszász,''' [[germane]] '''Bergsaß''', aŭ ''Lampertshaus'' estas [[urbo]] kun distriktorajto en [[Ukraino]], en [[Transkarpata provinco]], en distrikto '''Berehove''', kies distriktejo estas. Krome la urbo estas kalvinana episkopejo. La nomo signifas hungare [[marĉo]][[sakso]].
 
==Bazaj informoj==
* [[Areo]]: 19 km²
* [[Loĝantaro]]: 26500
* [[Poŝtkodo]]: 90200
* [[Telefonprefikso]]: +380 3141
 
==Situo==
La urbo situas sur [[ebenaĵo]], laŭ ĉef[[vojo]] kaj [[fervojo]] [[Ĉop]]-[[Ĥust]], krome estas ĉefvojoj al [[Nyíregyháza]] kaj [[Mukaĉeve]]. La lasta troviĝas 28, [[Uĵhorodo]] 72, [[Hungario]] 6 km-ojn.
 
==Historio==
La nomo estis menciita unue en [[1284]], pli frue nomiĝis la komunumo '''Lambertháza''', kiu signifas [[domo]] de '''Lambert'''. Li estis hungara reĝido. En [[895]] la hungaraj triboj trairis montpasejon '''Verecke''' kaj okupis la Karpatan basenon. ''Lambertháza'' estis detruita fare de [[kumanoj]] en [[1141]], poste alvenis [[saksoj]], kiuj refondis la setlejon. En [[1241]] la [[tataroj]] detruis ĝin. La loko ricevis la rangon libera reĝa urbo en [[1342]]. Hungara reĝino [[Maria]] fondis en la urbo 2 [[klostro]]jn en la 14-a j.c. Religia kunveno okazis en [[1552]], sekve kalvinana kaj katolika eklezioj disiĝis. En [[1566]] la tataroj, en [[1657]] la [[poloj]], en [[1686]] liberaj hungaraj taĉmentoj detruis la urbon. Tie komenciĝis liberecbatalo de [[Francisko Rákóczi la 2-a]] en [[1703]]. La tataroj lastfoje en [[1717]] detruis la urbon, sed en [[1739]] incendio, en [[1742]] [[pesto]] okazis.
 
En [[1910]] la urbo havis 12933 da loĝantoj, (12432 [[hungaroj]], 221 [[rutenoj]], 140 [[germanoj]] aŭ saksoj). Ĝis [[1920]] Beregszász apartenis al [[Hungara reĝlando]], al [[Bereg]], kies departementejo estis, poste al [[Ĉeĥoslovakio]]. Beregszász rehungariĝis inter [[1938]]-[[1945]], ĉar la [[unua Viena Arbitracio|unua Arbitracio de Vieno]] deklaris, ke tiuj [[komunumo]]j, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al [[Hungario]]. Ekde [[1945]] Berehove apartenis al [[Sovetunio]], fine ekde [[1991]] al Ukrainio.
 
Vidindaĵoj estas [[kastelo]] de ''Rákóczi'' el [[1629]], [[preĝejo]]j katolika el [[1418]], kalvinana el [[1715]], grek-katolika el [[1825]]. En la urbo hungarlingvaj gimnazio, altlernejo kaj [[teatro]] pri ''Gyula Illyés'' (djula ijEŝ) funkcias.