Andreas Künzli: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Aldonis ĉapitro-titolojn, kompletigis verkojn.
Linio 1:
'''Andreas KÜNZLI''' (naskita la [[5-an de februaro]] [[1962]] en [[Lucerno]]) estas [[svisa esperantisto]], slavisto kaj interlingvisto, vivanta en [[Berno]].
 
==Edukado kaj studoj==
Andreas Künzli vizitis la bazajn lernejojn en [[Lucerno]] kaj Kriens/LU, la duagradan en Kriens kaj la gimnazion en [[Sarno (Obvaldo)]] kaj [[Lucerno]] (abiturienta ekzameno en 1983). Armea deĵoro en alpaj fortikaĵoj artileriaj. Poste li studis slavan filologion (slavistikon), orienteŭropan historion kaj internacian juron en la [[Universitato de Zuriko]] (licencia ekzameno en 1992). Lia universitata diplom-verkaĵo, kiu ricevis Stipendion [[Ivo Lapenna|Lapenna]], traktis la temon [[Interlingvistiko]] kaj Esperanto en la Cara Imperio kaj en [[Sovetunio]]. Lige kun siaj studoj Künzli vizitis diversajn orienteŭropajn landojn kaj restadis en tiama [[Sovetunio]] (1988-89). Liaj profesiaj agadkampoj estas filologio-historio, interlingvistiko kaj informadiko (diplomo de retfakulo en 1998).
 
==Esperanta agado==
===Sur nacia nivelo===
Kvankam Künzli jam en pli fruaj jaroj eksciis pri Esperanto, kiun li lernetis pro lingva intereso, li fariĝis esperantisto finfine en 1979 instige de la 64a [[Universala Kongreso de Esperanto|UK]] en [[Lucerno]], dum kiu la gimnaziano rolis kiel libervola asistanto en la gazetara servo. Samtempe li aliĝis al la [[ Lucerna Esperanto-Societo]], kies estrarano li restis ĝis 1992, fondante la societan organon La Lucerna Progreso, kiun li redaktis ĝis 1985. 1982-83 la iama ano de Svisa Esperanto-Junularo, SEJ (poste [[Junularo Esperantista Svislanda|JES]]) estis komisiito de [[Svisa Esperanto-Societo|SES]] pri junularo, 1984 pri rilatoj kun [[Kultura Centro Esperantista|KCE]], 1984-86 pri la preparado de la jubilea jaro. 1986-94 li estis (ĝenerala) sekretario de [[Svisa Esperanto-Societo|SES]]. 1986-92 li estis (pagata) redaktoro kaj parolisto de la Eo-fako de [[Svisa Radio Internacia]] (SRI). 1990-94 li membris en la fonduma konsilio de GEP, 1991-93 li estis vicprezidanto de [[Kultura Centro Esperantista|KCE]], 1993-94 plentempa (salajrata) sekretario de [[Kultura Centro Esperantista|KCE]], kie li trapasis ankaŭ la superan ekzamenon de [[ILEI]]/[[UEA]].
 
===Sur internacia nivelo===
Sur la internacimovada nivelo, 1980-93 Andreas Künzli aktivis en [[TEJO]] (en 1982 kiel komitatano, 1985-91 kiel ĉefredaktoro de TEJO-tutmonde, 1990-93 kiel provizora sekretario, vicprezidanto kaj estrarano pri landa agado de TEJO). En novembero 1991 li organizis kun TEJO en La Chaux-de-Fonds seminarion pri la temo ''Neŭtraleco - ĉu alternativo al ideologioj?'' Li vizitis plurajn [[IJK]], [[UK]] kaj aliajn aranĝojn kaj ofte vojaĝas, precipe tra orienteŭropaj landoj, kie li kontaktas lokajn esperantistojn aŭ prelegas. Künzli redaktis la politikan rubrikon de [[Monato (gazeto)|Monato]] (1991-93), krome prizorgis, kun aliaj, la kongresan bultenon de la [[Krakovo|krakova]] IJK (1987), gvidis la radioservon de la [[Zagrebo|zagreba]] IJK (1988) kaj kunredaktis la kongresan kurieron de la [[Havano|havana]] UK (1990), krom tio li verkis/as artikolojn por diversaj Esperanto-periodaĵoj kaj festlibroj. Interlingvistike interesata, li estas membro de [[Gesellschaft für Interlinguistik]] (GIL, Berlin, ekde 1995), fakdelegito de UEA kaj konsilanto de [[CDELI]] (informadiko, interlingvistiko, slavistiko); iam li membris ankaŭ en aliaj organizajoj ([[AIS]], [[IKEL]] k.a., ekde 2008 membro de TEĴA kaj Sociologia Eo-Grupo SEG, regula kunlaboranto de la socikultura revuo SPEGULO kaj neregula kunlaboranto de La Ondo de Esperanto, Literatura Foiro, SES informas kaj aliaj revuoj). En la 90aj jaroj forlasis dume Svisan Eo-Societon, el kiu li eksiĝis en 2008. Inter 1997 kaj 2008 li oficis kiel reprezentanto de [[UEA]] ĉe UN Ĝenevo, kie de tempo al tempo li vizitis kunsidojn. La 28an de aprilo 1998 li organizis kun UEA en la Palaco de Nacioj datrevenan simpozion pri la temo ''Lingvo kaj Homaj Rajtoj'', sub la aŭspicio de UN-komisiono pri homaj rajtoj ([[Alta Komisaro pri Rifuĝintoj|UNHCR]]). En 1992 Andreas Künzli komencis kolekti la materialon por [[Svisa Enciklopedio|Svisa Enciklopedio Planlingva]] kiu aperis fine de 2006.
 
Linio 11 ⟶ 15:
 
==Verkoj==
KÜNZLI,* Andreas (1991): Interlinguistik und Esperanto im Zarenreich und in der Sowjetunion (Geschichte, Organisation, Ideologie, linguistische und literarische Aspekte. (Lizentiatsarbeit der Philosophischen Fakultät I der Universität Zürich. Kriens/Luzern 1991, 267 p.; nepublikigita).
* 2006: Universalaj Lingvoj en Svislando. La Chaux-de-Fonds: Svisa Esperanto-Societo 2006, 1129 p.
 
==Eksteraj ligiloj==