İsmail Gaspıralı: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e Tajperaro
Linio 18:
En la jaro 1883 li komencis eldoni la ĵurnalon "Terciman" (prononcu ''Terĝiman'', la nomo en la [[krime-tatara lingvo|krime-tatara]] signifas "tradukisto"), kiu dum longa tempo estis unusola tjurka ĵurnalo en [[Rusio]]. La ĵurnalo estis dulingva (en la [[rusa lingvo|rusa]] kaj [[krime-tatara lingvo|krime-tatara]]); ĝia aper-ritmo ŝanĝigis de unufoje semajne ĝis la ĉiutaga apero). Krome, Gaspıralı eldonis la ĵurnalojn "Millet" ("Nacio"), "Alem-i nisvan" ("La mondo de virinoj"), "Alem-i subyan" ("La mondo de infanoj") kaj la humuran ĵurnalon "Ha-ha-ha". En liaj eldonaĵoj estis pritraktata la vasta temaro de soci-politikaj demandoj. Gaspıralı strebis al unuiĝo de ĉiuj tjurkaj popoloj de Rusio surbaze de komun-tjurka literatura lingvo, tial li estas opiniata kiel unu el la fondintoj de pantjurkismo. Li estis arda pledanto por la seksa egaleco inter la islamaj viroj kaj virinoj.
 
En la jaro 1905 İsmail Gaspıralı estis elektita kiel la prezidanto de la Unua Kongreso de islamanoj de Rusio. Li estis unu el la fondintoj de "Ittifaq al-Muslimin" — islama frakcio en la [[Dumao|ŜataŜtata Dumao]] de Rusio. En la jaro 1911 li vojaĝis en [[Hindio|Hindion]], kie li studis la tiean edukan sistemon kaj faris kelkajn malfermajn lecionojn laŭ sia metodo.
 
İsmail Gaspıralı mortis la {{daton|24|septembro|1914}}.