Altona: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Altona''' estas la plej okcidenta urbo-distrikto de la germana urbo kaj federacia lando Hamburgo sur la dekstra bordo de la rivero Elbo. De 1640 ĝis 1864 Altona...
 
Linio 6:
== Historio ==
Altona estis fondita en 1535 kiel fiŝista vilaĝo. En 1664 ĝi ricevis la urbo-rajton de la dana reĝo Frederiko III-a. Ĝis la fino de la dana-prusa milito en 1864 Altona estis unu el la plej gravaj haven-urboj de la dana monarkio. La danaj reĝoj strebis malpliigi la gravecon de la sendenpenda Hamburgo per la rivala najbara urbo Altona. En Hamburgo ekzistis striktaj limigoj por fariĝi civitano por anoj de multaj ne-luteranaj eklezioj, kiel judoj, kalvinistoj, katolikoj k.a. Ankaŭ nobeluloj ne povis fariĝi civitanoj en Hamburgo. Pro la pli liberala ordo en Altona multaj homoj apartenantaj al iu el tiuj grupoj tial ekloĝis en la proksima Altona.
La fervoja linio de Altona al [[KijeloKijlo]] (Kiel) estis malfermita en 1844. En 1867 Altona fariĝis parto de [[Prusujo]]. En la 1920-aj jaroj la haven- kaj industri-urbo estas konata kiel la "ruĝa" Altona kaj forta bazo de laboristaj partioj. En 1938 ĝi fariĝis urbo-distrikto de Hamburgo.
 
==Esperanto en Altona==