'''Turda''' ([[hungare]]: '''Torda''', [[germane]]: '''Thorenburg''') estas urbo en [[Rumanio]] ĉe la orienta piedo de la montaro de [[Gilău]] laŭ la rivero de [[Arieş (rivero)|Arieş]], flankrivero de [[Mureş]], sudoriente de [[Cluj-Napoca]]. En [[1910]] ĝi nombris 13 mil 455 loĝantoj (hungaroj, rumanoj, ciganoj, germanoj); en [[1992]] 61 mil 200 el kiukiuj pli ol 80% estis rumanoj. Proksime de ĝi troviĝas [[Cheile Turzii]], teritorio defendata pro ĝiajsiaj geologiaj formaĵoj kaj faŭno. Ĝi estis unue menciita skribe en [[11-a jarcento]]. Ĝis [[1919]] apartenis al [[Hungario]] (''[[Maros-Torda]] vármegye''). En [[1568]] la landkunveno de Transilvanio tie proklamis la liberecon de luteranismaluterana, reformita, katolikismakatolika kaj unitariismaunitaria religioj. Oni aligis al ĝi [[Poiana]] (Aranyospolyán), [[Oprişani]] (Keresztes), [[Turda Nouă]]. Inter [[1932]]-[[1940]] aperis en la urbo la hungarlingva semajna revuo kun la titolo ''Aranyosszék''.