Klasika ekonomika skolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La unua verko de tiu movado estis la influa libro [[La Riĉo de Nacioj]] ([[1776]]). Kiam la libro, kiu iĝis klasika manifesto kontraŭ [[merkantilismo]], donis fortan senton favore al libera komerco en [[Britio]] kaj [[Ameriko]]. Ĉi tiu sento naskiĝis el la ekonomiaj suferoj kaj malriĉeco kaŭzite de la [[milito]]j. Tamen, samtempe de la eldonado, ne ĉiuj estis tuj konvinkataj pri la avantaĝoj de libera komerco: la brita publiko kaj [[Parlamento]] ankoraŭ alkroĉiĝis al [[merkantilismo]] por multaj venontaj jaroj. Ekzistas iom da diskutado pri la originaleco de Smith en [[La Riĉo de Nacioj]]. Iuj argumentas ke la verko aldonis malmulte al la jam establitaj ideoj de pensuloj kiel [[David HUME]] kaj [[Montesquieu]]. Malgraŭ tio, ĝi restas kiel unu el la plej influaj kaj gravaj libroj en la fako ĝis hodiaŭ.
 
Vere, Smith kreis teorion tre simila al [[Fiziokratio]]. Ambaŭ klopodis trovi naturajn leĝojn aplikeblaj al ekonomiaj fenomenoj. Smith kaj la fiziokratiitoj postulis ekonomikan [[liberalismo]]n. Sed, Smith sciis, pli bone ol fiziokratiistoj, bazigi la studadon de ekonomiajn problemoj pli vaste en scienco.
 
Smith havis pli ampleksan vidpunkton ol la fiziokratiistoj, ne limigis ĝin al agrikultura produktado, sed adoptis la laboron kiel centran problemon de sia pensado. Per "laboro", li komprenis ĉian produktan agon, (poste [[marksistoj]] reelaboros tion koncepton), kaj diris ke produkta ago estus la veran fonton de ĉia riĉeco.