Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 21:
Hagrid klarigas, ke Hari travivis, pro kialoj jam ne tute kompreneblaj, kaj restas sur lia fronto cikatro fulmaĵforma. Fine, Hagrid donas al Hari lian leteron, kiu invitas lin studi ĉe la lernejo de magio, Hogwarts. Hargrid prenas Hari al Diagon Alley, kie li renkontiĝas kun Profesoro Kvirel, kaj alia studento, Drako Malfoj. Tie li aĉetas lian lernejaĵojn.
 
Alveni al Hogvarto nur povas oni per la ''Hogvarto-Ekspres'', magia trajno, kiu eliras de la platformo 9 k. 3/4 ĉe la [[stacidomo]] de King's Cross. Tie, Hari renkontas la familon Veslej, kiu helpas lin eniri la magian platformon. Postnelonge, fariĝas bonaj amikoj Hari kaj Ron Veslej, la plej juna filo de la familio, kaj ankaŭ Hermion Granĝer, tre inteligenta sed troĝeneta muglidino (muglo, [[angle]] "muggle", estas nemagiulo), kaj ankaŭ Nevil Longsubo, mallertulo.
 
Denove, Hari renkontas la arogantan Drako Malfoj kaj ili rapide fariĝas kontraŭuloj. Dum la unua-jarula enirceremonio, la unua-jaruloj "klasifikiĝas" laŭ la loĝejo, en kiu ili apartenos; Hari, pro sia "bonaj" ecoj, sukcese eniras la loĝejon Grifindoro, la tradicia loĝejo de herooj. Male, Malfoj estas donata al la loĝejo Slytherin, la naskigisto de multaj malhelaj magiistoj.
 
Epizode daŭras la novelo; Hari kaj Ron fariĝas bonaj amikoj kaj Hari aniĝas en la teamo de Kviditĉo. La ĉefa intrigo temas pri la filozofalegenda [[ŝtono de la saĝuloj]], kaŝita en la lernejo kaj zorge gardata de multaj obstakloj metitaj de la profesoroj ĉe Hogwarts. Harry kaj liaj amikoj malkovras komploton ŝteli la ŝtonon, kaj la ĉefa suspektato estas la malgentila profesoro de magitrinkaĵoj, Severus Snapo.
 
Kunfandiginte siajn unuopajn fortojn, la tri sukcesas pasi la defendantojn de la ŝtono, ĝis Harry deviĝas antaŭeniri sola por konfronti ne la atendatan Snapon, sed la ĝistiam neefikan Professor Kvirel, la gastiganton de la senkorpa Moŝto Voldemorto. Ĉi tiu penas uzi Harry-on por trovi la stxonon, sed malsukcesas. Voldemorto forvenkiĝas; Kvirel mortas pro restaĵo de la sakrifico de la patrino de Hari.